Imperiestro Jinmu
Aspekto
(Alidirektita el Jimmu)
La imperiestro Jinmu (japane: 神武天皇, laŭ transskribado Hepburn Jinmu-tennō; naskiĝis en 711 antaŭ nia erao; mortis la 11-an de marto 585 antaŭ nia erao (datigo laŭ la tradicia lunsolara kalendaro, kiu estis uzita en Japanio ĝis 1873)), fakte nomiĝis Kamuyamato Iwarebiko no Mikoto, kaj estis laŭ la historilibroj Kojiki kaj Nihon Shoki de la 11-a de februaro 660 ĝis 585 antaŭ nia erao la unua imperiestro de Japanio.

Imperiestro Ĵinmu (bildo el la Meiji-epoko)
Jinmu signifas laŭvorte dia povo. La japana imperio rajtigis sian tronon pro la deveno de imperiestro Jinmu.
Mitologio
[redakti | redakti fonton]Malgraŭ la priskriboj historiaj, kiuj indikas ke li vivis dum la 7-a jarcento antaŭ nia erao, laŭ la moderna scienca historio, imperiestro Jinmu estas mita persono. Ŝajnas ke temas pri pluraj nobeloj de la japana antikvo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- artikolo "La 11-a de februaro estas la tago de la fondiĝo de Japanio. Sed malmultaj ekster Japanio scias, kiel oni festas la tagon, kaj kial." en Monato 2006 esperante
- Detalaj informoj el retejo de la Vaŝingtona Ŝtata Universitato (arkivigite en aprilo 2011) (angle)
- Detala skizo de la legendo pri la deveno de Jinmu, arkivigita laŭ la stato de julio 2014] (angle)
- aŭ la reference ligita teksto de la Universitato de Vieno (germane)

