Joĉjo la Buĉisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joĉjo la Buĉisto
JacktheRipper1888.jpg
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Okupo
Okupo seria murdisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
La Gazeto Puck, n-ro de la 21-a de septembro 1889, frontpaĝante eblajn portretojn de la intestelŝirulo.

Joĉjo la Buĉisto (el la angla Jack the Ripper) estis la fifama nomo donita al la nekonatulo(j) kiu(j) buĉaĉis almenaŭ kvar prostituinojn en la londona malriĉa kvartalo de Whitechapel en 1888.

Lia nomo estis prenita de la subskribo trovita en letero de iu, kiu diris esti la aŭtoro de la mortoj. Tiutempe du oftaj moknomoj estis aldonitaj al la mortiginto: La Whitechapel-Murdisto (The Whitechapel Murderer) kaj Leda Antaŭtuko (Leather Apron).

Liaj viktimoj estis ĉiam okazaj prostituitinoj. La murdoj atribuitaj al li okazis plej ofte en publikaj lokoj frumatene aŭ malfrue en la nokto. Liaj viktimoj estis fraŭlaj ​​virinoj okupiĝantaj pri prostituado. La murdisto kutimis fendi iliajn gorĝojn kaj poste li tranĉis la abdomenon de la virinoj. Iam li tranĉis aliajn partojn de la korpo. Foje li prenis por si iujn el la organoj en ilia tuto aŭ partoj de ili.

Tiuj tranĉoj estis tre precizaj kaj ĉi tiu detalo igis pensi ke Joĉjo estis ĥirurgo aŭ iu kun medicinaj konoj. Laŭ DNA-analizo en 2014, aŭtoro Russell Edwards atestas, ke li estis la 23-jara pola, juda enmigrinto nomata Aaron Kosminski.

Nombro kaj nomoj de la viktimoj estas pridiskutataj. Plej komune akceptita estas la listo de la rekonataj kvin:

  • Mary Ann Nichols, naskita Mary Ann Walker, kromnomo „Polly“, la 26-an de aŭgusto 1845, murdita vendredon, la 31-an de aŭgusto 1888
  • Annie Chapman, naskita Eliza Ann Smith, kromnomo „Dark Annie“ (malhela Annie), naskita dum septembro 1841, murdita sabaton, la 8-an de septembro 1888
  • Elizabeth Stride, naskita Elisabeth Gustafsdotter, kromnomo „Long Liz“ (alta Liz), naskita la 27-an de novembro 1843 en Svedio, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888.
  • Catharine Eddowes, uzis la pseŭdonimojn „Kate Conway“ kaj „Mary Ann Kelly“, pro la familinomoj de siaj kunuloj Thomas Conway kaj John Kelly, naskita la 14-an de aprilo 1842, murdita dimanĉon, la 30-an de septembro 1888
  • Mary Jane Kelly, kiu post vojaĝo al Parizo nomis sin mem „Marie Jeanette Kelly“, kromnomo „Ginger“, naskita aŭ en LimerickGraflando Limerick, Munster, Irlando ĉirkaŭ 1863, murdita vendredon, la 9-an de novembro 1888

La longa listo de suspektuloj havis ĝis 175 nomojn sed eĉ hodiaŭ oni ne scias nomon de la krimulo.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

La ĵurnaloj, kies cirkulado tiam kreskis, ligis la murdojn al sola seria murdisto, kaj donis al li dubindan internacian diskonigon pro la krueleco de liaj agoj kaj la malkapablo de la polico kaŭzi lian areston. Unu el la kromefikoj de la afero estis la la ŝanĝo okazinta en la aliro de la amaskomunikiloj al la loĝantoj de la malriĉaj kvartaloj, ĉefe tiuj kiuj loĝis en la Orienta Londono. La ĝenerala publiko en Britio plejparte dum jaroj preferis malvidi la malfacilaĵojn de la malriĉuloj, kiuj loĝis en ĉi tiuj lokoj. La publikigo de la murdoj malkaŝis la malbonajn vivkondiĉojn de la loĝantoj, kaj kaŭzis publikan debaton, kiu kaŭzis malrapidan sed rimarkindan plibonigon de la vivkondiĉoj en la regiono. Ĉi tio kaŭzis pliigon de subteno al socialismaj reformoj, kiuj surprize venis ankaŭ de la establitaj klasoj, kiuj kutime ne estis inter siaj naturaj subtenantoj. Precipe rimarkinda estas la sarkasma rimarko de fama dramisto George Bernard Shaw al loka ĵurnalisto:

"Dum ni socialistoj malŝparis nian tempon en edukado, informado kaj organizado, iu sendependa geniulo prenis aferojn en siajn proprajn manojn kaj sukcesis murdi kaj rebati kontraŭ kelkaj virinoj, kuraĝigante la burĝan gazetaron subteni komunistajn ideojn."

Dum la venontaj du jardekoj, post publika premo efektivita al la decidantoj, plej multaj malriĉulaj kvartaloj en la distrikto estis detruitaj. Tamen la multaj stratoj kaj konstruaĵoj, kiuj travivis ĝis nun, konservas la legendon pri Joĉjo la Buĉisto. Gvidataj vizitoj de la murdaj lokoj regule okazas por turistoj.

Fikcio[redakti | redakti fonton]

En enketo farita de BBC historia magazeno (BBC History Magazine) en 2006, la murdinto estis elektita la plej malestiminda brito de la dua jarmilo. [1]

Pro la fakto, ke la identeco de la Joĉjo la Buĉisto restis mistero ĝis hodiaŭ, diversaj eldonaĵoj pri la murdoj faritaj tra la jaroj inkluzivis, krom la historiaj faktoj, ankaŭ folkloron kaj diversajn urbajn legendojn. Tra la jaroj, multaj - verkistoj, historiistoj kaj amatoraj detektivoj - proponis diversajn teoriojn pri la identeco de la murdinto, aŭ de la murdintoj (supozante, ke la murdisto ne agis sola). La mito teksita ĉirkaŭ lia rolulo kontribuis al verkado de literaturaj verkoj, filmoj kaj eĉ diversaj artaĵoj. Hodiaŭ Joĉjo la Buĉisto estas konsiderata unu el la plej famaj seriaj murdistoj de ĉiuj tempoj, kaj multaj vidas lian rolulon kiel prototipo de la serio-murdisto.

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

  • Donald Rumbelow (2013). The Complete Jack the Ripper. Virgin Books Limited. ISBN 9780753541500.
  • Philip Sugden (2002). The Complete History of Jack the Ripper. Carroll & Graf. ISBN 9780786709328.
  • Stewart P. Evans and Donald Rumbelow (2006). Jack the Ripper: Scotland Yard Investigates. Sutton. ISBN 9780750942287.
  • Walkowitz, Judith R. "Jack the Ripper and the myth of male violence." Feminist Studies (1982): 543-574.
  • Keppel, Robert D., Joseph G. Weis, Katherine M. Brown, and Kristen Welch. "The Jack the Ripper murders: A modus operandi and signature analysis of the 1888–1891 Whitechapel murders." Journal of Investigative Psychology and Offender Profiling 2, no. 1 (2005): 1-21.
  • Eckert, William G. "The Whitechapel murders: the case of Jack the Ripper." The American journal of forensic medicine and pathology 2, no. 1 (1981): 53-60.
  1. Jack the Ripper estas la plej malestiminda brito de ĉiuj tempoj en la retejo de BBC (angle)