Joe LaBarbera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joe LaBarbera en 1978

Joseph James LaBarbera (* 22-an de februaro 1948 en Mount Morris en Novjorkio) estas a ĵaza frapinstrumentisto kaj komponisto, fama kiel membro de la lasta triopo de Bill Evans.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Joe LaBarbera estas la pli juna frato de saksofonisto Pat LaBarbera kaj de trumpetisto kaj aranĝisto John LaBarbera. Li lernis de sia patro ludadon de frapinstrumentaro, klarneto kaj saksofono, muzikis en la familia bando kaj studis ekde 1966 du jarojn ĉe Konservatorio Berklee je Bostono ĉe Alan Dawson, Charlie Mariano, John LaPorta kaj Herb Pomeroy. Post tio li ludis du jarojn en armebando en Fort Dix, Nov-Ĵerzejo. Dum la 1970-aj jaroj li muzikis kun Gap Mangione (1970), en la kvaropo de Chuck Mangione (kun interrompoj ekde 1972 ĝis 1979) kaj ekde 1971 ĝis 1973 ĉe Woody Herman. Kiel liberprofesiulo li laboris en Novjorko i.a. kun Phil Woods, Art Farmer, Jim Hall, Gary Burton, Art Pepper, John Scofield, Bob Brookmeyer kaj Toots Thielemans. En 1979 aperis lia unua muzikalbumo je propra nomo („Coincidence“). Ekde 1978 li estis du jarojn kun basisto Marc Johnson en la lasta triopo de Bill Evans. Post tio li muzikis en la 1980-aj jaroj i.a. kun kantisto Tony Bennett (dum 12 jaroj), Jim Hall, Phil Woods, Conte Candoli, kaj Scott Hamilton. Ekde 1986 li instruis ĉe la Ŝtata Universitato je Arizono kaj ekde 1993 ĉe la Kalifornia Instituto de la Artoj en Valencia ĉe Los-Anĝeleso (kie li loĝas ekde 1987), sed li ankaŭ instruis ĉe multaj aliaj lernejoj kaj en la kurso „Bud Shank Jazz Workshop“ en Port Townsend en Vaŝingtonio. Li muzikis ekde komence de la 1990-aj jaroj kun propra kvinopo kaj ekz.kun Billie Mays, Randy Brecker, [ddie Daniels, Alan Broadbent, Kenny Wheeler, la bando Baseline (kun John Abercrombie kaj Hein van de Geyn), Bud Shank (koncertvojaĝo en Sudameriko), Lee Konitz (koncertvojaĝo en Japanujo), Diane Schuur, kun la WDR Big Band kaj kun sia frato Pat en la bando J.M.O.G.

En 1999 li fondis kun Tom Warrington, Larry Koonse kaj Clay Jenkins la diskeldonejon „Jazz Compass“, kie ankaŭ aperis lia unua sonregistraĵo je propra nomo („The Joe LaBarbera Quintet Live“).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Kunzler „Jazz Lexikon“. Rowohlt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]