Johan Bernhard Hjort

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Johan Bernhard HJORT (n. la 25-an de februaro 1895 - m. la 24-an de februaro 1969) estis norvega politikisto kaj juristo. Li estis la filo de la marbiologiisto Johan Hjort.

Kune kun Vidkun Quisling li fondis la politikan partion Nasjonal Samling la 17-an de majo 1933. Li tamen rompis kun Quisling en 1937 kaj forlasis la partion. Li estis arestita en 1941 de la germana gestapo, post kiam li publikigis artikolon en norvega jurgazeto por kritiki la nazian okupacion de Norvegio.

Li sekve estis liberigita kaj plenumis plurajn rezistajn agojn en Germanio. Post la milito, li klopodis kiel juĝisto de la Supera Kortumo por la leĝaj rajtoj de samseksemuloj.