Johann Gottlieb Dressler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Gottlieb Dressler
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1799 (1799-10-04)
Morto 1-an de majo 1867 (1867-05-01) (67-jaraĝa)
en Bautzen
Lingvoj germana
Okupo
Okupo psikologo
vdr
Periodoj pedagogiaj en onia vivo.

Johann Gottlieb DRESSLER (naskiĝinta en la 4-a de oktobro 1799 en Neukirch (Lausitz), mortinta en la 18-a de majo 1867 en Bautzen estis germana pedagogo kaj psikologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post nesufiĉa envilaĝa instruado kaj (ekde 1815) laboro kiel lernejzorganto Dressler venis nur en la 1817-a jaro al la gimnazio en Bautzen. En Leipzig li studis de 1823-26 teologion. Poste li deĵoris du jarojn ĉe la instituto de K.S. Bornemann en Bautzen. Ekde 1828 li estis predikisto kaj ekde 1831 direktoro ĉe la evangelia institucio Landständisches Seminar. Li retiriĝis en 1858 pro longedaŭraj atakoj kontraŭ liaj liberalaj religiaj konvinkoj. En la revolucia jaro 1848 li subskribis pamfleton de la Ĝenerala germana porinstruista ligo kaj frekventis ties kunvenojn.

En 1849 Dressler skribis ekspertizon tre ŝatatan pri la necesa trejnado de instruistoj (4 jarojn ĝenerala trejnado, 3 jarojn speciala fakklerigo).

Dressler batalis, helpate de Adolph Diesterweg kaj sekvante la ideojn de Friedrich Eduard Beneke, la doktrinon ke psikologio estu la ununura fundamento de ĉiuj sociaj sciencoj. Tiel li hejmecigis la empirian psikologino ene de pedagogiko kaj instruista klerigo inter 1835-65. Poste sur tiu kampo pli gravis Herbartismo kaj ĝia pedagogiko bazita sur etiko, metafiziko kaj psikologio.

La bofilo de Dressler, Friedrich Dittes, ĝis la fino de la 19-a jarcento zorgis pri kono de la ideoj de Beneke/Dressler.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Beneke od. d. Seelenlehre als Naturwiss., 1840-46
  • Prakt. Denklehre, 1852
  • Die Grundlehren d. Psychol. u. Logik, 1867, dua eldono en 1870)
  • (eld): F. Beneke, Lehrb. d. Psychol. als Naturwiss., 1861 (3-a)
  • Erziehungs- u. Unterrichtslehre, 2 vol., 1864 (3-a)
  • Multaj artikoloj ĉe Diesterwegs Päd. Jb., 1856-65

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]