Friedrich Eduard Beneke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Friedrich Eduard Beneke

Friedrich Eduard BENEKE (naskiĝinta en la 17-a de februaro 1798 en Berlino, mortinta en la 1-a de marto 1854 samloke) estis germana filozofo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Beneke studis teologion kaj filozofion en Halle (Saale) en Berlino, kie atentigis lin Wilhelm Martin Leberecht de Wette pri la ideoj de Jakob Friedrich Fries kaj venis sub la influo de Friedrich Schleiermacher.

Beneke habilitiĝis en 1820 pri filozofio kaj docentis unue - malgraŭ konkurenco de Hegelo kaj Schleiermacher, kun granda sukceso. Lia skriubaĵo pri la substanco de moroj (Physik der Sitten) (1820) igis Altenstein malfunckiigi la docentecon de Beneke (verŝanje kun la fona helpo de Hegel). Ankaŭ voko al Jena malebligitis ruze. Beneke docentis inter 1824-27 ĉe la Universitato de Göttingen, poste li denove rajtis prelegadi en Berlino kaj profesoriĝis - post la forpaso de Hegel - en 1832 finfine.

Li dronis (sinmortigonte?) en kuprofoso de Berlino.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj doktrinoj substrekas la empiriajn influojn kontraŭante antaŭ ĉio Johann Friedrich Herbart kaj forĵetis metafizikaĵojn en la imitado de Immanuel Kant. Beneke povas esti konsiderita kiel fondinto de la t.n. Psikologiismo ĉar por li logiko, etiko, jura scienco kaj pedagogio estis pli malpli aplikitaj animaj sciencoj. Kiel Schleiermacher li reduktis religion al sentimentalaĵoj. Liaj skriitaĵoj ege influis ankaŭ nefilozofojn pro ilia facila legebleco kaj stila glateco. Tre ega estis lia influo sur pedagogikon danke al lia disĉiplo Johann Gottlieb Dressler.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Grundlegung zur Physik der Sitten. Berlin 1822
  • Beiträge zu einer rein seelenwissenschaftlichen Bearbeitung der Seelenkrankheitskunde. Leipzig 1824
  • Psychologische Skizzen. Bd. 1: „Zur Naturlehre der Gefühle“, Göttingen 1825; Bd. 2: „Über das Vermögen der menschlichen Seele“, Göttingen 1827
  • Das Verhältnis von Seele und Leib. Göttingen 1826
  • Kant und die philosophische Aufgabe unserer Zeit. Eine Jubeldenkschrift auf die Kritik der reinen Vernunft. Berlin 1832 (google-books)
  • Lehrbuch der Psychologie als Naturwissenschaft. Berlin 1833; 4. Aufl. von Dreßler, Berlin 1877
  • Die Philosophie in ihrem Verhältnis zur Erfahrung, zur Spekulation und zum Leben. Berlin 1833
  • Erziehungs- und Unterrichtslehre. Berlin 1835 bis 1836, 2 vol.; 4. eld. de Dreßler, Berlin 1876
  • System der Metaphysik und Religionsphilosophie aus den natürlichen Grundverhältnissen des menschlichen Geistes abgeleitet Dümmler, Berlin 1840 Google books
  • Grundlinien der Sittenlehre. Berlin 1837–1841, 2 vol.
  • Grundlinien des Naturrechts, der Politik und des philosophischen Kriminalrechts. Berlin 1838
  • Grundlinien des natürlichen Systems der praktischen Philosophie. (eine Zusammenfassung von Sittenlehre und Naturrecht)
  • System der Logik als Kunstlehre des Denkens. Berlin 1842, 2 vol.
  • Pragmatische Philosophie oder Seelenlehre in der Anwendung auf das Leben. Berlin 1850, 2 vol.
  • Lehrbuch der pragmatischen Philosophie. Berlin 1853

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]