Wilhelm Martin Leberecht de Wette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Martin Leberecht de Wette
Persona informo
Wilhelm Martin Leberecht de Wette
Naskiĝo 12-an de januaro 1780 (1780-01-12)
en Ulla
Morto 16-an de junio 1849 (1849-06-16) (69-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Wolfgottesacker vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Vilhelmo-Ernesto-gimnazio vd
Profesio
Okupo tradukisto • teologo • universitata instruisto • filologo vd
Laborkampo teologiofilologio vd
Aktiva en Heidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm Martin Leberecht de WETTE (naskiĝinta la 12-an de januaro 1780 en Ulla, mortinta la 16-an de junio 1849 en Bazelo) estis germana-svisa teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wilhelm Martin Leberecht estis filo de la paroĥestro de Ulla, de Johann August de Wette; li frekventis la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion en Vajmaro kie li tre influitis de la ekzamentanto Johann Gottfried von Herder. En 1799 li ekstudis ĉe la Universitato de Jena teologion ĉe Johann Jakob Griesbach, Johann Philipp Gabler kaj Heinrich Eberhard Gottlob Paulus; Paulus puŝis lin je libera kaj kritika esplorado. Kaj metode kaj rezulte li inter la germana teologaro specialis. La vivon li perlabris en Jena i.a. tradukante kaj kunlaborante ĉealtlerneje. Wette influis ankaŭ la fruromantikuloj kaj evoluigis en Jena sian estetikan teologion. La disertaĵo pri Torao kaj la 1-a libro de la Kroniko[1] gravis treege por postaj fakuloj bibliaj.

En 1805 li edzinigis Eberhardine Boie, kiu naskonte mortis jam en 1806. Kiam la francaj soldatoj tramarŝis la urbon li perdis ĉiujn havaĵojn. Post promocio lia li iĝis privata docento en Jena kaj en 1807 profesoro pri teologio ĉe la Universitato de Heidelberg, kie li amikiĝis kun Jakob Friedrich Fries kies sistemo de scio, kredo kaj supozado baldaŭ iĝis fundamento de kristana dogmatiko ene de la lernolibro Lehrbuch der christlichen Dogmatik in ihrer historischen Entwickelung dargestellt. En 1810 li okupis similan katedron ĉe la ĵus fondita Frederiko-Vilhelmo-universitato berlina. Tie li ekkontaktis en 1817, danke al perado de Friedrich Lücke, la filozofon Friedrich Schleiermacher.

En 1819 li maldungitis skribinte konsolleteron al la patrino de Karl Ludwig Sand, murdisto de Kotzebue. Peto fare la universitata senato je re-dungo malsukcesis. Dekreto faritis kiu ne nur forprenis al li la docentrajtecon sed ankaŭ la restadpermeson en la urbo. Li sekve devis transloĝiĝi al Prusio. Tiam li multan financan apogon trovis ĉe diversaj fakuloj, eĉ de kontraŭulo sia Georg Wilhelm Friedrich Hegel.

Memortabulo de Wette en Ulla
Tombo ĉe Wolfgottesacker en Bazelo; medaliono ora de Heinrich Rudolf Meili

De Wette revenis Vajmaron. Tie li fruktodone uzis la tempon por prepari sian Lutero-eldonon kaj verki la duvoluman romanon Theodor oder die Weihe des Zweiflers (1822). Tiu ĉi formadromano de kampara paroĥestro tre ŝatatis inter la anoj de studentaj korporacioj. Vajmare li ankaŭ ekpredikadis kun granda publika suckeso. En 1822 li elektitis predikisto de la Preĝejo Sankta Katarino (Braunschweig). Sed ekdeĵoron malpermesis la landa suvereno Georgo la 4-a respektante prusiajn interesojn.

Tio kaŭzis ke de Wette decidis en marto 1822 iri en Svislandon ĉe la Universitato de Bazelo kies fakultato pri teologio nur kvar jarojn pli frue instalitis. Tie li kunlaboris mallongan tempon intime kun Karl Follen. Ŝarĝite per kvereloj inter pietismo kaj relativismo: baldaŭ de Wette ekgravis ne nur ĉe la altlernejo sed ankaŭ publike. En 1829 li iĝis svisa ŝtatano kaj estis kvinfoje rektoro. Multan renomon ĝi ŝuldas ankaŭ al la bonega administrado de de Wette kaj aparta ekfloro senteblis tiam ĉe la teologia fakultato. Malgraŭ familiaj malfacilaĵoj de Wette estis tre kreiva. Paralele li poetumis kaj verkis la dramon Die Entsagung (Berlin 1823) kaj la romanon Heinrich Melchthal: krome li agadis artiste, eklezimuzikiste, arĥitekte. De Wette vivis en Bazelo ĉe Hintere Württemberger Hof[2] kiun grundon li poste vendis al Wilhelm Wackernagel.

Li entombigitis ĉe Elizabeta tombejo en Bazelo kiu ebenigitis en 1872 pro stratkonstruo. Tiu ĉi strato nomitis por li kan ankaŭ najbara naturscienca lenrejo de 1903.[3] La nuna tomba loko estas ĉe Wolfgottesacker. En 1860 komisiis amikoj de li ĉe Ferdinand Schlöth la kreon de busto kiu videblas nun en la aŭlo de la muzeo Museum an der Augustinergasse.[4]

Lia duonfilo Charles Beck estis filologo kaj teologo, profesoro ĉe Universitato Harvard kaj guberniestro de Masaĉuseco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Dr. Martin Luthers Briefe, Sendschreiben, und Bedenken
  • Beiträge zur Einleitung in das Alte Testament (1806–1807)
  • Kommentar über die Psalmen (1811), multaj eldonoj
  • Lehrbuch der hebräisch-jüdischen Archäologie (1814)
  • Über Religion und Theologie (1815)
  • Lehrbuch der christlichen Dogmatik (1813–1816)
  • Lehrbuch der historisch-kritischen Einleitung in die Bibel (1817); pli malfruaj eldonoj prilaboritaj de Hermann Meßner kaj Gottlieb Lünemann
  • Christliche Sittenlehre (1819–1821)
  • Einleitung in das Neue Testament (1826)
  • Die deutsche theologische Lehranstalt in Nordamerika, Actenstücke, Erläuterungen und Bitten (1826)
  • Religion, ihr Wesen, ihre Erscheinungsform, und ihr Einfluss auf das Leben (1827)
  • Das Wesen des christlichen Glaubens (1846)
  • Kurzgefasstes exegetisches Handbuch zum Neuen Testament (1836–1848)

De Wette ankaŭ eldonis leterojn de Lutero (5 volumoj, 1825–1828).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dissertatio critico-exegetica qua Deuteronomium a prioribus Pentateuchi libris diversum, alius cuiusdam recentioris auctoris opus esse monstratur. Eldono polurita portis la titolon Beiträge zur Einleitung in das Alte Testament. Halle 1806/07.
  2. https://www.basler-bauten.ch/index.php?
  3. Hans-Peter Mathys, Klaus Seybold (eld.): Wilhelm Martin Leberecht de Wette. Ein Universaltheologe des 19. Jahrhundertŝ' (= Studien zur Geschichte der Wissenschaften in Basel. Neue Folge, Band 1). Schwabe, Basel 2001.
  4. Stefan Hess, Tomas Lochman (eld.): Klassische Schönheit und vaterländisches Heldentum. Der Basler Bildhauer Ferdinand Schlöth (1818–1891). Ausstellung, Skulpturhalle Basel, 10. Dezember 2004 – 12. März 2005. Skulpturhalle, Basel 2004, p. 166-167

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]