Friedrich Dittes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Dittes
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1829 (1829-09-23)
en Irfersgrün
Morto 15-an de majo 1896 (1896-05-15) (66-jaraĝa)
en Pressbaum
Tombo Matzleinsdorf Protestant Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Universitato de Lepsiko • Gymnasium Dresden-Plauen • Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo pedagogopolitikisto
vdr
Monumento en Irfersgruen

Friedrich DITTES (naskiĝinta en la 23-a de septembro 1829 en Irfersgrün , mortinta en la 15-a de majo 1896 en Preßbaum) estis germana pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dittes trejnitis ĉe la porinstruista seminario en [Plauen]] inter 1844-48 kaj iĝis lerneja vikario en Thalheim apud Chemnitz. En 1849 li dungitis kiel instruisto ĉe burĝa lernejo en Reichenbach (Vogtland). Inter 1850-52 li studis ĉe la universitato de Leipzig filozofion, pedagogikon kaj natursciencojn sed devis redungiĝi kiel instruisto pro financaj kialoj.

En 1857 li ekinstruistis ĉe la burĝa lernejo en Leipzig, kie li finfine sukcesis finstudi kaj doktoriĝi pri filozofio. En 1860 Dittes iĝis viclernejestro ĉe la nehumanisma lernejo en Chemnitz kaj en 1865 direktoro de la porinstruista seminario en Gotha. Oni vokis lin en la 1868-a jaro Vienon ĉe la ĵus fondita instituto pri porinstruista pluklerigo nome Pädagogium. Tie ĉi Dittes faris riĉan kaj fruktodonan, daŭripovecan laboron kaj en docentado kaj en verkado.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Koncerne konvikojn pedagogiajn Dittes restis adepto de Friedrich Eduard Beneke, aparte pro ties empiriaj tendencoj en psikologio kaj etiko. Krome influis lin Comenius kaj Pestalozzi kiel ankaŭ la samtempulo Adolph Diesterweg. Celo de eduko naturalisme difinitis kaj determinitis el la "evolutendencoj de la homa naturo de la edukotulo". Li kontraŭbatalis la pedagogion de Johann Friedrich Herbart kaj reprezentantoj de liberaj lernejoj. En 1881 Dittes retiriĝis. En Aŭstrio liaj meritoj konsistis en la strebo plialtigi la instruistan trejnadon kaj substreki la liberecon de instruadmetodoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Das Ästhetische nach seinem Grundwesen und seiner pädagogischen Bedeutung (Leipzig 1854)
  • Schule der Pädagogik (Leipzig 1876)
  • Geschichte der Erziehung und des Unterrichts (Leipzig 1876)
  • Lehrbuch der Psychologie und Logik. Gesamtausgabe. (Wien 1874)
  • Grundriß der Erziehungs- und Unterrichtslehre (Leipzig 1871)

Eldoninto[redakti | redakti fonton]

  • Paedagogium. Monatsschrift für Erziehung und Unterricht, Leipzig: Klinkhardt 1878–1896

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]