Johann Christian Gottlieb Ernesti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Christian Gottlieb Ernesti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1756 (1756-01-01)
en Arnstadt
Morto 5-an de junio 1802 (1802-06-05) (46-jaraĝa)
en Kahnsdorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo universitata instruisto • filologo • klasikisto • klasika filologo
vdr

Johann Christian Gottlieb ERNESTI (naskiĝinta en 1756 en Arnstadt, mortinta en la 5-a de junio 1802 en Kahnsdorf) estis germana filologo klasika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de Johann Friedrich Christoph Ernesti, superintendanto en Arnstadt (+1758), kaj de Juliane Sophie Hertzberg. Ŝi zorgis pri lia eduko post la morto de la patro kaj sendis lin al la gimnazio de Arnstadt kiu li havas la elstarajn instruistojn M. Johann Gottlieb Lindner kaj Langbein. Ĉe la Universitato de Lepsiko Ernesti dediĉis sin precipe al teologiaj kaj filologiaj studoj subtenate fare de la onklo. Li magistriĝis en 1777 kaj habilitiĝis en 1779 ĉe la filozofia fakultato. En la 1782-a jaro li nomumitis neordinara profesoro. La saman jaron lia onklino Sophie Friederike igis lin heredanto universala de siaj ampleksaj havaĵoj (i.a. de la kavalirbienoj Kahnsdorf kaj Bierstein). Sekve Ernesti ĝuis plenan sendependecon: lia malbona saneco bezonis ĉeeston de intelektulojn, ankaŭ tion li nun povis permesi al si abunde.

Liaj prelegoj temis pri la ekzegezo de la Nova Testamento, pri helenaj (Aristofano, Teofrasto, Ksenofono) kaj romiaj verkistoj (Cicerono, Tacito, Plinio, Terenco, Virgilio). Krome Ernesti interesiĝis pri historiaĵoj kaj arkeologiaĵoj kaj okazigis tre ŝatatajn diskut- kaj skriborondojn latinlingvajn. Tamen li iĝis ordinara profesoro pri retoriko ne antaŭ la morto de la kuzo August Wilhelm Ernesti en marto 1802: tiel tiu ĉi profesoreco restis ekde 1756 kvazaŭ hereda ene de la familio.

Ernesti defendis okaze de la katedra ekestro la skribaĵon Commentatio de elocutionis poetarum latinorum veterum luxurie sed ne ĝuis longtempe la novan honoron mortinte jam kiel 47-jara.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La (fak)literatura kariero komenciĝis kiam Ernesti estis membro de la Libroj-ema kolegio (Collegium philobiblicum) kaj verkis la gratulaĵon De sublimitate orationis iudicanda. Sekvis en 1781 nova eldono de kontrolita tekstversio de la fabeloj de Ezopo kun aldonita Dissertatio de fabula Aesopia. En 1782 aperis lia biografio de lia onklino. Lia onklo spronis lin ne forgesi la malnovajn helenajn leksikografojn por ekspliki partojn de la Biblio.

Aperis en 1782 la programo De glossis sacris Hesychii, en 1785 Epistola de Suidae lexicographi usu ad crisin et interpretationem librorum sacrorum kaj la iomete komplika verko Glossae sacrae Hesychii – emendavit notisque illustravit; same en 1786 Glossae sacrae Suidae, Varini, Phavorini et Etymologici Magni. Krome Ernesti prilaboris tekstojn de Silius Italicus por publikigi ilin en 1791/92 en du volumoj. Ili ne tre valoras koncerne la kritikan tralegadon de la teksto, des pli koncerne la komentadon. Tamen restis la kerno de liaj laboroj retorikaĵoj: menciindas tiukuntekste precipe la vortaroj Lexicon technologiae Graecorum rhetoricae (1795) kaj Lexicon technologiae Romanorum rhetoricae (1797). De Cicerono li tradukis en 1789 interesajn leterojn skribante paralelan komentarion filozofian kaj retorikan por ili. Sekvis de 1799–1802 tri volumoj sub la titolo Cicero’s Geist und Kunst, eine Sammlung der geistreichsten, vollendetsten und gemeinnützigsten Stücke aus den Ciceronischen Schriften übersetzt. De Kvintiliano eldonitis de Ernesti la teksto de la grava 10-a libro (en 1801). En 1798/99 Ernesti tradukis la verko de Gardin Dumesnil pri latinaj sinonimoj sed sen profunda lingvika valoro.

Oni devas ankaŭ konsideri la diligentecon kiun li aplikis en la publikigo de verkoj de la onklo: ekzemple en 1782 de la tria parto de Christliche Predigten, en 1783 de Theses theologiae dogmaticae, en 1791 de Opusculorum oratoriorum novum volumen, en 1795 de Observationes in Aristophanis Nubes et Josephi Antiquitates.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]