August Wilhelm Ernesti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Wilhelm Ernesti
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1733 (1733-11-26)
en Frohndorf
Morto 29-an de julio 1801 (1801-07-29) (67-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo
vdr

August Wilhelm ERNESTI (naskiĝinta la 26-an de novembro 1733 en Sömmerda-Frohndorf, mortinta la 29-an de julio 1801 en Lepsiko) estis germana filologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Johann Christian Ernesti estis pastoro plurloke (Zeitz, Bad Tennstedt), ties frato estis Johann August Ernesti. La patro mortis en 1770 estante superintendanto de Bad Langensalza.

August Wilhelm ekfrekventis en la 1748-a jaro la Monaĥejan lernejon Roßleben kiun li forlasis jam en 1749 por iri Lepsikon al la Thomas-lernejo. Eĉ lia onklo mem klerigis lin tie ĉi elstare. Universitate influis lin Crusius, Gottfried Heinsius kaj Kästner (matematiko), Christian Gottlieb Jöcher (historio), Christian Hebenstreit, Christian Wilhelm Thalemann kaj Fischer (teologio; hebrea lingvo). Gravegis tamen la filologio kiun lernigis kaj la onklo kaj Christ. Magistriĝo sukcesis en 1757, habilitiĝo en 1758 je docenteco. En 1765 iĝis li eksterorda, en 1770 orda profesoro pri elokventeco. La onklon posteulis li: lia sinprezenta, unua prelego titoliĝis De ingenio elocutionis.

En siaj prelegoj li nur faris interpreton de latinlingvaj verkistoj. Li docentis pri la paroladoj de Cicerono, pri ties retorikaj (eĉ pri partitiones oratoriae), la filozofiaĵoj, la leteroj. Krome li okupigis pri Tito Livio kaj Suetonio. Priesloritis ankaŭ poetoj, leterskribistoj kaj Ars poetica de Horacio, Juvenalo. Krome menciindas liaj eldonoj de Kvintiliano (1769), Amiano Marcelino (1773) kaj Pomponio Mela (1773). Laŭ la onkla verko Initia li prezentis logikon, metafizikon kaj retorikon kaj instigis la studentojn skribi kaj paroli latine.

Ernesti rektoris en 1774, 1778 kaj 1782. En 1790 li anis ĉe la malgranda Princa kolegio, en 1799 li engaĝiĝis pri stipendia donado.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Art. „Ernesti, August Wilhelm“ fare de Friedrich August Eckstein ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 6 (1877), p. 232 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]