Johann Ehrenfried Zschackwitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Ehrenfried ZSCHACKWITZ ankaŭ Zschackwiz (naskiĝinta la 25-an de julio 1669 en Kösen, mortinta la 28-an de oktobro 1744 en Halle) estis germana historiisto kaj heraldikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de la konventa gimnazio de Zeitz li studis inter 1688 kaj 1691 en Lepsiko teologion, jursciencojn kaj hsiorion. Inter 1693 kaj 1697 li servis por la duko de Saksio-Gotao: tie ĉi kiel provizadoficiro de la regimento de la kirasistoj. Poste li estis sekretario de la saksia elektprinca guberniestro en Dresdeno estante ankaŭ en la servoj de marŝalo von Biberstein diplomate. Ekde 1705 li komencis verki en Lepsiko. En 1711 li transloĝiĝis al Eisenach por labori kiel arĥiva sekretario. En Koburgo kaj poste en Hildburghausen Zschackwitz laboris ankaŭ kiel instristo.

Fuĝinte je Halle pro falo en malfavoron li estis ekde 1731 eksterorda kaj sep jarojn pli malfrue orda profesoro pri regna historio kaj juro. Li entombigitis sur la historia urba tombejo (kripta arko nr.6).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Heraldica oder Wappenkunst nebst Nachricht vom alten Kriegswesen und dem Ceremoniellen großer Herren und deren Abgesandten, Leipzig, 1735[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gert Oswald: Lexikon der Heraldik. Bibliographisches Institut Leipzig, 1984

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]