Johann Peter Lange

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Peter Lange
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1802 (1802-04-10)
en Sonnborn
Morto 1-an de januaro 1884 (1884-01-01) (81-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Bonna universitato
Familio
Infano Friedrich Albert Lange
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Johann Peter LANGE (naskiĝinta la 10-an de aprilo 1802 en Wuppertal-Sonnborn, mortinta la 9-an de julio 1884 en Bonn) estis germana protestantisma teologo.

La filozofo kaj sociologo Friedrich Albert Lange estis lia filo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lange iĝis paroĥestro en 1826 en Wald, en 1828 en Langenberg, en 1832 en Duisburg. En 1841 li nomumitis profesoro pri teologio en Zuriko kaj en 1854 en Bonn kie li krome iĝis ano de la konsistorio.

Inter liaj multaj, ankaŭ edifaj poeziaĵoj de didaktika kaj lirika ĝenroj kaj diversaj predikadkolektoj menciindas la jenaj: »Vermischte Schriften« (Mörs 1840–41, 4 volumoj; nove Bielefel 1860-1864, 3 volumoj); »Das Leben Jesu« (Heidelberg 1844–47, 3 volumoj); »Christliche Dogmatik« (Heidelberg 1849–52, 3 volumoj); »Das apostolische Zeitalter« (Braunschweig 1853–54, 2 volumoj); »Zur Psychologiein der Theologie« (Heidelberg 1873); »Grundriß der theologischen Enzyklopädie« (Heidelberg 1877); »Grundriß der biblischen Hermeneutik« (Heidelberg 1878); »Grundriß der christlichen Ethik« (Heidelberg 1878); »Die Menschen- und Selbstverachtung als Grundschaden unsrer Zeit« (Heidelberg 1879); »Grundriß der Bibelkunde« (Heidelberg 1881).

Ekde 1857 li kuneldonistis la ampleksan verkon homilian-biblian »Theologisch-homiletische Bibelwerk«.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 163-164 (tie ĉi interrete)