Johann Philipp Fresenius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
J.P. Fresenius kiel estro de la Frankfurta predikista ministerio

Johann Philipp FRESENIUS (naskiĝinta la 22-an de oktobro 1705 en Nieder-Wiesen, mortinta la 4-an de julio 1761 je Frankfurto ĉe Majno) estis germana luterana teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de paroĥestro li studis ekde 1723 teologion je Strasburgo. En 1725 li iĝis privata instruisto de la grafo de Salm-Grumbach kaj en 1727 posteŭlo de la patro en Nieder-Wiesen. Pro polemikaj kvereloj kun la jezuita disĉiplo kaj verkisto Johann Nikolaus Weislinger li fuĝis al Darmstadt. Landgrafo Ernesto Ludovico (Hesio-Darmstadt) vokis lin en 1734 je burga predikisteco al Gießen. En 1736 Fresenius fariĝis kortega diakono en Darmstadt kie li fondis porprozelitan instituton por (por alikonfesiaj kristanoj kaj judoj) kaj iĝis profesoro ĉe la Universitato de Gießen.

En 1743 li fariĝis paroĥestro en Frankfurto, antaŭe kiel predikisto ĉe la Petro-kirko kaj en 1747 ĉe la Katerino-kirko. En 1748 Fresenius iĝis posteŭlo de Heinrich Andreas Walther en la estreco de la evangelia predikista ministerio, krome konsistoria konsilisto kaj ĉefa predikisto ĉe la Franciskana kirko.

En al 21.8.1748 li geedzigis Johann Caspar Goethe kaj Catharina Elisabeth Textor baptonte en la 29.8.1749 ilian filon Johann Wolfgang. Goethe priskribis Fresenius en la kvara libro de sia verko Dichtung und Wahrheit.[1]

Fresenius estis reprezentanto de la modera luterana ortodoksio influite de August Hermann Francke kaj Philipp Jacob Spener. Siatempe li estis fama karisma predikisto; li ekzemple konvertis la saksian generalon Georg Carl von Dyhern post la batalo de Bergen (1759, apud Frankfurto).

De la moraviaj fratoj li klarege distanciĝis, tiel ke ties episkopo Nikolaus Ludwig von Zinzendorf skribis pro tio en 1748 eĉ plendoleteron al la frankfurtaj urbaj konsilianoj. Fresenius ankaŭ obstinege malpermesis al la reformitoj starigi propran preĝejon Frankfurte. Sekve ili devis resti dum edifaj kunvenoj en Bockenheim, antaŭurbo de Frankfurto.

Familio[redakti | redakti fonton]

En junio 1735 Fresenius edzinigis en Gießen Charlotte Friederike Miltenberger (1717-1782), filino de princa ĉambra direktoro. Kun ŝi li havis kvar filinojn kaj ses filojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Senior des Predigerministeriums (war) ein sanfter Mann von schönem, gefälligen Ansehen, welcher von seiner Gemeinde, ja, von der ganzen Stadt als ein exemplarischer Geistlicher und guter Kanzelredner verehrt ward, der aber, weil er gegen die Herrnhuter aufgetreten, bei den abgesonderten Frommen nicht im besten Ruf stand, vor der Menge hingegen sich durch die Bekehrung eines bis zum Tod blessierten, freigeistigen Generals berühmt und gleichsam heilig gemacht hatte.