Johann Rudolf Wettstein (1594-1666)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Johann Rudolf Wettstein (1594-1666)
Omaĝo al Johann Rudolf Wettstein (1594-1666) fare de Johann Schweighäuser (1742-1830), franca klasika erudiciulo.
Omaĝo al Johann Rudolf Wettstein (1594-1666) fare de Johann Schweighäuser (1742-1830), franca klasika erudiciulo.
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1594
en Bazelo, Svislando
Morto 12-an de aprilo 1666
en Bazelo, Svislando
Tombo Katedralo de Bazelo vd
Religio reformed vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Infanoj Johann Rudolf Wettstein (1614-1684) vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatourbestro • magistratano • Vokto vd
Aktiva en Bazelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Rudolf WETTSTEIN (1594-1666) (naskiĝis en Bazelo, Svislando, la 27-an de oktobro 1594 - mortis en Bazelo, Svislando, 12-an de aprilo 1666) estis svisa teologo, universitata profesoro, diplomato, kaj urbestro de Bazelo. Li estis patro de la teologo Johann Rudolf Wettstein (1614-1684) kaj avo de teologo kaj filologo Johann Rudolf Wettstein (1647-1711).

Bildo de Johann Rudolf Wettstein.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wettstein estis filo de Hans Jakob, vinfarmisto kiu enmigris al Russikon en la Zurika Oberlando kaj lia patrino nomiĝis Magdalena Betzler. De 1600 ĝis 1608 li frekventis la lernejon en Burg, la hodiaŭan mezlernejon lokigitan en Münsterplatz, en Bazelo. En 1608, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Bazelo post fari metilernadon en Yverdon kaj Ĝenevo, tie kie li lernis la francan lingvon, kaj en 1611 edziĝis kun Anna Maria Falkner, kiu estis kvin jaroj pli aĝa ol li. Lia edzino estis filino de la administranto de la kartuzio.

En 1616, malkontenta kun la edziĝa vivo, li provizore servis al la venecia servo. Revenante al Bazelo, li faris karieron en la grandurbo kaj estis elektita al la Malgranda Konsilio en 1620. En la sekvaj jaroj li atingis plian publikan oficon. En 1635 li estis elektita ĉefgildestro kaj en 1645 urbestro de la urbo Bazelo.

Wettstein partoprenis en la traktado por la Vestfalia Packongreso en Münster kaj Osnabrück, en 1646, kiel sendito de la reformitaj urboj Zuriko, Berno, Glaruso, Bazelo, Ŝafhaŭzo, Appenzell-Ausserrhoden same kiel Sankt-Galo kaj Bielo. Pri la misio, kiu daŭris ekde la 4-a de decembro 1646 ĝis la 6-a de decembro 1647, Wettestein skribis detalan taglibron. La kialo de la kongreso estis enmiksiĝo de la Ŝtata Ĉambra Kortego en la jurisprudenco kaj komerca libereco de Bazelo kaj aliaj federaciaj lokoj. Komence de 1647 li ankaŭ ricevis kredito-leteron de la tuta Konfederacio. Post longaj intertraktadoj, la reprezentantoj de la imperiestro, Francio kaj Svedio jesis inkludi artikolon pri la sendevigo de Bazelo kaj la Konfederacio de la Registaro en la packontrakto. Nur post la hejmenvojaĝo de Wettstein estis subskribitaj la packontraktoj en Münster la 24-an de oktobro 1648. Tio signifis ke la Svisa Konfederacio estis apartigita de la Sankta Romia Ĝermana Imperio kaj la unuopaj ŝtatoj (kantonoj) ekde tiam estis laŭleĝe konsideritaj suverenaj kaj sendependaj ŝtatoj.

En la Kamparana Milito de 1653, Wettstein respondecis plejparte pri la sep gvidantoj estintaj publike ekzekutitaj en la Bazela kamparo.[1] Wettstein mortis en sia naskiĝurbo en la 12-a de aprilo 1666. Li estas konsiderata unu el la plej kapablaj politikistoj de sia tempo, sed ankaŭ grava eksponento de la absolutismaj tendencoj ene de la Svisa Konfederacio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Peasant revolts and religious peace | Switzerland Tourism
  2. latine Germaniae exegeseos volumina duodecim (Germana ekzegezo en dek du volumoj)
  3. angle Contemporaries of Erasmus — A Biographical Register of the Renaissance and Reformation · Volumes 1-3 (Samtempuloj de Erasmus — Biografia Registro de la Renesanco kaj Reformacio · Volumoj 1-3)
  4. Caspar Grass
  5. Disputatio Theologica. De Meritis Operum, By Johann Rudolf Wettstein, Kaspar Grasse · 1659 (Teologia diskuto Pri la Meritoj de Verkoj, De Johann Rudolf Wettstein, Kaspar Grasse · 1659)
  6. latine Ioh. Iac. Wetstenii Prolegomena In Novum Testamentum — Cum Quibusdam Characterum Graecorum Et Latinorum In Libris Manuscriptis Exemplis (La Enkonduko de Johann Jakob Wettstein al la Nova Testamento — ​​kun certaj grekaj kaj latinaj karakteroj en ekzemploj de manuskriptolibroj)