Johann Stephan Schmaltz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Stephan Schmaltz
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1715 (1715-09-23)
en Wandersleben
Morto 28-an de aprilo 1784 (1784-04-28) (68-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Johann Stephan SCHMALTZ (naskiĝinta la 23-an de septembro 1715 en Wandersleben, mortinta la 28-an de aprilo 1784 en Arnstadt) estis orgenfaristo germana estante disĉiplo de Johann Christoph Thielemann.

Johann Stephan Schmaltz (silueto)

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la tola tekstisto li trejniĝis orgenfaristecen ĉe Thielemann. Jam en la 1740-a jaro li konstruis la orgenon por la kirko en Blankenhain-Hochdorf. Sekvis la instrumentoj por Blankenhain en 1741 kaj en 1742 por Blankenhain-Krakendorf. Post 1743 li komisiitis je alikonstruo de la orgeno en la preĝejo de Sülzenbrücken kaj en 1744/45 fari, por la Nikolao-kirko de Kornhochheim (ĝi estis iam filio de Sülzenbrücken), novan orgenon kun naŭ registroj. Tiu ĉi orgeno estas, laŭ nuna kono, la ununura kvazaŭ kompleta konserviĝinta Schmaltz-orgininalo orgena. Liajn mendojn kaj komisiojn li flegis subskribi per la aldonitaĵo orgenfaristo el Wandersleben. Schmaltz menciitas en skribitaĵoj el la turokapitelo de la Petrokirko en Wandersleben inter la elstaruloj. En kunteksto kun la laboroj ĉe la Schröter-orgeno el la Petro kirko li menciitis krome en fakturoj. En 1760 ricevis la orgeno kroman registron kaj violinan-bason kion atestas rimarko de 1764. Du jarojn poste li menciitis en la komunuma fakturo pri akiro de kariljono. En la 19-a jarcento oni eraris kredante ke Schmaltz estus la farinto de la wandersleben-a orgeno, ŝajne pro la ofteco de liaj riparoj. Fakte ĝi estas de Johann Georg Schröter.

En 1746/47 Schmaltz kreis la orgenono en la Triununo-kirko de Ohrdruf. En la 5.9.1747 li petis mendojn kaj privilegiojn ĉe la konsistorio de Arnstadt. En 1747 li konstruis orgenon novan por la kirko de Elleben-Riechheim. En la 10.11.1747 li refoje skribis leteron al la konsistorio aldonante atestojn pri bona funkciado de la ĝistiamaj orgenoj kaj desegnaĵoj de unu moderna de li kreota orgeno. Kiam lia instruisto Thielemann ekmalsaniĝis en 1750, Schmaltz kontinuigis ties laboron finkonstruante la orgenon en Rehestädt. Kune kun li subskribis diversajn detalajn notojn komercistajn pri sume 100 taleroj kiujn oni repagis laŭ partoj.

Dua karierero en Arnstadt[redakti | redakti fonton]

En 1750 li translokiĝis al Arnstadt kie li ekcivitanis. Ekde tiam li subskribis per privilegiita orgenfaristo, alludo al la princo de Schwarzburg-Sondershausen. Li enloĝis la Ried-kvartalon kie eble troviĝis ankaŭ la ateliero. La saman jaron oni komisiis lin pri la konstruo de nova orgeno por la Franciskana preĝejo.

Lia unua edzino iĝis en la 30.4.1743 Anna Friederike Schmidt el Geraberg kiu mortis en la 18.1.1762. La dua edzino Martha Maria Hentzoldt mortis jam post kvin geedzecjaroj. La trian nupton li faris en la 18.9.1769 en Arnstadt kun la paroĥestran vidvinon Juliane Maria Hähner el Thörey. Maria venigis je la familio unu filon, Ludwig Wilhelm Hähner, kiu poste transprenis la orgenfaratelieron de la duonpatron kun granda sukceso. Unu lia laboro estis la ŝanĝoj ĉe la orgeno en Wandersleben en 1790. Schmaltz flegis kontakojn kun la orgenisto Johann Georg Ratzmann (verŝajne li ne estis membro de la orgenfarista familio Ratzmann el Ohrdruf), kiu aktivis en Arnstadt inter 1739 kaj 1760 kaj posteŭlis en 1739 por Johann Ernst Bach la 1-a. Laŭ Ernst Ludwig Gerber (Neues historisch-biographisches Lexikon der Tonkünstler, 1812) farus Schmaltz ankoraŭ aliloke en la administradejo de Gehren orgenojn; bedaŭrinde informoj konkretaj mankas. Ĉar normalis uzi bonajn malnovajn partojn el la riparenda/alikonstruenda surloka instrumento, ne ĉiam eblas distingi inter novkonstruon, pligrandigon, alikonstruon de orgenoj. Pro financaj kialoj de la mendintoj ofte la laboroj malakurate finfareblis. La orgenfaristoj nur responsis pri la teknika parto, por la artistaj partoj deĵorigis skulptistojn. Kunlaboris artiste kun Schmaltz en Ilmenau-Wümbach la skulptisto Böhler el Arnstadt, en Ingersleben la skulptisto David Nicolaus Widder (ankaŭ el Arnstadt). Postmorte lia duonfilo Hähner kaj la filo Johann Wilhelm Gottlob kontinuigis la verkaron. Hähner konstruis i.a. orgenojn en Wechmar, Milda kaj Rudolstadt-Geitersdorf kaj ade riparis respektive alikonstruis en Wandersleben (1790 kaj pli malfrue) kaj en Craula (Hörselberg-Hainich). Johann Wilhelm Gottlob Schmaltz konstruis orgenojn en Abtsbessingen kaj Almenhausen.

Gravaj kolegoj tiutempaj en Turingio estis lia majstro Thielemann, Johann Tobias Gottfried Trost kaj aties filo Tobias Heinrich Gottfried Trost. Pro ke ĉ. la jaro 1770 kvazaŭ ĉiuj kirkoj jam posedis orgenon en la tuta regiono, vera novkonstruiĝo estis maloftaĵo. Tio ja ŝanĝiĝis en la unua duono de la 19-a jarcento post la Napoleonaj Militoj. Gravaj orgenfarad-artistoj tiutempaj estis ekz. Johann Valentin Knauf kun la filo Friedrich Knauf, Georg Franz Ratzmann kaj la filo Friedrich Heinrich Ratzmann.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1740 Hochdorf (Blankenhain)
  • 1741 Blankenhain
  • 1742 Krakendorf
  • 1743 Sülzenbrücken (alikonstruo)
  • 1744/45 Kornhochheim, Nikolao-kirko
  • 1746/47 Ohrdruf, Triunuo-kirko
  • 1747 Riechheim
  • 1750 Rehestädt (finfaro de verko de Johann Christoph Thielemann)
  • 1751 Arnstadt, Franciskana preĝejo
  • 1758 Wümbach
  • 1760 Wandersleben, Petro-kirko (pligrandigo)
  • 1765 Ingersleben
  • 1776 Altenfeld, vilaĝa kirko

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Kramer: Die Schröter-Orgel in der St. Petrikirche zu Wandersleben. Evangelisch-lutherische Kirchengemeinde, Wandersleben 1999.
  • Hartmut Ellrich, Theophil Heinke, Karsten Hoerenz: Zwischen Hörsel und Wilder Gera. Die Kirchen der Superintendentur Waltershausen-Ohrdruf. Wartburg-Verlag, Weimar 2005, ISBN 3-86160-167-2.