Rehestädt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rehestädt, Kirko Sankta Gangulfo

Rehestädt estas vilaĝoparto de la komunumo Amt Wachsenburg en la Distrikto Ilm, Germanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rehestädt troviĝas ĉe la transiro de la antaŭaj montoj de la Turingia Arbaro en la direkto de la Turingia Baseno, je alteco de ĉ. 270 m, je kvar kilometrojn nordokcidente disde Arnstadt.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni rajtas supozi ke la vilaĝo fonditis fare de ulo nomita "Recheo". En 1191 ĉiuokaze estis tiuloke jam bone funkcianta vilaĝo. Jam en la jaro 1257 la monakoj de Ichtershausen ekposedis teritoriojn ĉirkaŭ Rehestädt. Ĝis la fino de la menciita abatejo (1525, jaro de la eksplodo de la kamparanaj ribeloj) "Rehstedt" apartenis rekte al la monakejo. En la jaro 1640, dum la Tridekjara milito morto kaj fuĝoj reduktis la enloĝatajn domojn je triono. La vilaĝo apartenis poste al la "Amt Wachsenburg mit Ichtershausen", kiun ekposedis en 1672 la Duklando Sachsen-Gotha kaj en 1826 la Duklando Sachsen-Coburg und Gotha. Tiel restis la kazo ĝis 1920; poste ĝi enkorpigitis en la distrikton Landkreis Arnstadt respektive en ties posteulajn administraciejojn. En la 8.3.1994 Rehestädt iĝis parto de Ichtershausen. Kiam en la 1.1.2013 Ichtershausen mem kunfandiĝis kun aliaj komunumoj Rehstädt iĝis parto de la nove kreita komunumo "Amt Wachsenburg".

Em aprilo 1945 liberigis la vilaĝon usonaj trupoj. Post la ekregado de la rusoj venis perforta kolektivigo de agrikulturaj terenoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1498 konstruitis la Kirko Sankta Gangulfo. En 1719 ĝi nove konstruitis - tiam oni malkovris tombon kun monera trezoro el la 13-a jarcento. La preĝejo estas ja la plej historia konstruaĵo de Rehestädt. Ĝi ricevis novan orgenon en 1750, kiun faris Johann Christoph Thielemann. Post ties malsaniĝo finfaris la tuton la disĉiplo Johann Stephan Schmaltz el Arnstadt. Inter 2000-03 restaŭradis la kirkon prizonuloj junaj el Ichtershausen sub la gvidado de la firmajo Bauhütte des Neuen Klosters Ichtershausen saniert.
  • Ekzistas kelkaj trabfakaĵoj en la vilaĝo: inter ili brilas la bieno "Veste Behfeld" kun loĝejo, ekonomiaj ejoj kaj bela porda arkaĵo.
  • Monumento por la enmilitaj falintoj sub granda kverko ankaŭ menciindas (6 respektive 18 falintoj en la du mondmilitoj).

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

La karaktero de Rehestädt estas ĝis hodiaŭ agrikultura. La kooperativo Agroland Agrar e.G. Thörey/Rehestädt, eksa kolektivigita farmbienaro dum GDR, estas nun sunenergiparko, Ĝi troviĝas rekte ĉe la norda vilaĝorando.

Ĉ. 1 kilometron norde de Rehestädt, ĉe la rando deThörey estas la granda metia zono Erfurter Kreuz. Zono de pluraj hektaroj ĉe la nordokcidenta vilaĝorando uzatas de la 1970-aj jaroj ĝis 2005 kiel rubaĵdeponejo. Videblas ankoraŭ montetoj kiuj nun paŝon post paŝo malplialtigatas: la rubaĵrestoj transportatas ĉe la rubaĵbruligejon en Leuna.

Stratoj kondukas disde Rehestädt rekte al Arnstadt, Thörey kaj Haarhausen. La plej proksima stacidomo troviĝas en Haarhausen je 1 km norde de la vilaĝo. Bicikla vojo kondukas al Thörey.

Personuloj[redakti | redakti fonton]

  • Hugo Gräf (1892-1958), komunista politikisto

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rehestädt en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj sur la komunuma retpaĝaro