Johann Wilhelm Gmelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Wilhelm Gmelin
(1541–1612)
Germana protestanta pastoro.
Germana protestanta pastoro.
Persona informo
Naskiĝo 6-a de novembro 1541
en Weilheim an der Teck, Württemberg, Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de januaro 1612
en Gärtringen, Sankta Romia Imperio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Familio
Infanoj Wilhelm Gmelin vd
Profesio
Okupo pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Wilhelm Gmelin (1541-1612) estis germana protestanta pastoro en Gärtringen kaj nuntempe patrono de tiu urbo. La familio Gmelin akiris renomon en 1777, tiam kiam Georgo Vaŝingtono starigis sian ĉefkazernon en Worcester Township, Pensilvanio, en la domo de Rosina Gmelin, fratino de Christina Gmelin kaj edzino de Jacob Treitz.

La radikoj de familio Gmelin etendiĝas al Michael Gmelin (1510-1576)[1]. Johann Wilhelm Gmelin estis filo de apotekisto, kemiisto kaj kuracisto Michael Gmelin (1510-1576) kaj lia edzino Margaretha Nägelin (1514-1568), kaj patro de Wilhelm Gmelin (1573-1635).

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1557, Vilhelmo eniras en la Luteranan Monaĥejon de la Kastelo Maulbronn. En 1559 li estas premiita per teologia studo en la Universitato de Tubingeno kaj en 1560 li ricevis sian bakalaŭrecan diplomon. Post tri jaroj li diplomiĝas kun Majstreca Grado. En 1564, Vilhelmo iĝas Diakono en la Ŝtata Evangelia Preĝejo, en Bad Cannstatt (nuntempe ĝi estas parto de Stutgarto), kie li konatiĝas sian edzinon Magdalena Rieger (1540-1580).

Magdalena estis filino de la municipa urbestro Simon Rieger (c1505-1568), kaj lia edzino Magdalena Mayer (c1512-c1570). En 1565, Vilhelmo estas indikita kiel Pastoro en la Preĝejo de Sankta Vito, en Gärtringen, Württemberg, apud Stutgarto kaj majstro en la urba lernejo. En la 13-a de februaro 1565 li ediziĝis al Magdalena Rieger (1540-1580)[2] en Gärtringen. Vilhelmo kaj Magdalena havis dek infanojn: paro de ĝemeloj, Margaretha (1567), Simon (1569), Magdalena (1570), unu sennoma filino kiu mortis dumnaskiĝe (1572), Johann Wilhelm(1573-1635), Johann Georg (1577) du sennomaj infanoj kiuj mortis dumnaskiĝe (1578 kaj 1579) kaj Barbara (1580). Lia edzino Magdalena mortis en la 11-a de decembro 1580, 21 tagoj post naskigi ŝian lastan filinon, Barbara.

En la 30 de novembro 1581, Vilhelmo edziĝas al Agnes Waiblinger (c1537-1617) en Gärtringen. Vilhelmo kaj Agnes havis unu filinon, Maria, naskiĝinta en 1583. en 1606, Vilhelmo enmatrikuligas la filon de sia filino Margareta, kies nomo estis Wilhelm Schickard (1592-1635), en la lernejo de la Monaĥejo en Bebenhausen. En 1623 Schickard inventis la kalkulmaŝinon, la unua mekanika kalkulaparato, konsiderata la praaĵo de nia moderna komputilo. En la 9-a de januaro 1612 Vilhelmo mortis aĝante 71 jarojn kaj estis sepultita en al Preĝejo de Sankta Vito.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tritesinternational. Arkivita el la originalo je 2019-07-08. Alirita 2019-07-08.
  2. Ecotec2000
  3. Richard Riis. Arkivita el la originalo je 2019-07-07. Alirita 2019-07-08.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.