Johannes Francke
Johannes FRANCKE (naskiĝinta la 2-an de novembro 1604 en Markersdorf, mortinta la 10-an de marto 1684 en Weida) estis germana teologo en dum baroka tempo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estinte filo de paroĥestro li frekventis de 11614 la latinan lernejon de Weida, la gimnaziojn de Zeitz, Eisleben kaj Gera, studonte inter 1627–1632 teologion ĉe la universitato de Lepsiko. En 1632 li estis estro de la Urba lernejo de Weida, fariĝonte en aŭgusto 1636 diakono, en februaro 1643 arkidiakono, en januaro 1646 ĉefpastoro kaj en aŭgusto 1165 superintendanto.
Post marodoj kaj dezertigo de la urbo dum la Tridekjara Milito, Francke rekonsekris la rekonstruitan Mario-kirkon kaj ofereme helpadis la fidelulojn post inundoj de 1661. Tabulo munitta ĉe la posto de la altara kruco el 1664 atestas la tiaman re-aranĝadojn. Fondis li la eklezian bibliotekon enmetante la librojn kiuj ekzistis ankoraŭ malantaŭ la militego. Lia persona biblio kun mane skribitaj notoj/komentoj eĉ hodiaŭ konserviĝis tiuloke (do en la arkivejo).
Epitafo reliefa de li spekteblas en la ĥorejo de la Mario-kirko, maldekstre de la altaro. Edzigis lin Martha Nürnberger, filino de urbestro de Weida. Devizo lia estis indubitata fides, mundi victoria sola (nia kredo estas la venko venkinta la mondon); konatas de li ankaŭ blazono. Sigelon de li oni havis sur letero adresita en 1656 al Pforta-lernejestrano kun la peto akcepti lerneje la trian filon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Stammtafeln Francke, sesa eldono 1999, genealogi-tabulo X, en la familiarkivo "Bartholomäus Francke" (en la Mario-kirko de Weida)