Johannes Geiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Geiss
Persona informo
Johannes Geiss
Naskiĝo 4-an de septembro 1926 (1926-09-04)
en Słupsk
Morto 30-an de januaro 2020 (2020-01-30) (93-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco GermanioSvislando vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto • terfizikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

JohanoJohannes GEISS (4-an de septembro 1926, Pomeranio, Germanujo - 30-an de januaro 2020) estis germana fizikisto.

Edukado[redakti | redakti fonton]

1949 li atingis diplomon pri teoria fiziko en Göttingen kun profesoro Max von Laue. Li habilitiĝas en 1957 en Berno pri eksperimenta fiziko. En 1955 en Ĉikago li laboris pri la esploro de la Sunsistemo fare de Nobel-premiito profesoro Harold C. Urey, kiu malkovris la deuterion.

De 1995 profesoro Geiss fondis la Internacian Spacan Sciencan Instituton en Berno,[1] kaj estis la direktoro de la fondaĵo kaj instituto dum 8 jaroj ĝis marto 2003. Post la jaro 2003 li denove plu esploris.[2]

Li gvidis la sunventan eksperimenton de la programo Apollo ĉe la Universitato de Berno.[3]

Li poste estis svisa civitano, loĝanta en la regiono ĉirkaŭ Berno.

En 14a de februaro 2020 estis la funebra servo ĉe la preĝejo Wohlen apud Berno.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li kontribuis al la satelitmisioj Giotto, Rosetta, Casini-Huygens kaj Ulises. Li poste ricevis Bowie-medalon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Vidu la nekrologon p. 22 NZZ 5. Febr. 2020
  3. [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ la bonan nekrologon de Rudolf von Steiger en germana lingvo en paĝn de la instituto kun foto [1]

  1. [4][rompita ligilo]