Johannes Mewaldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Mewaldt
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1880 (1880-04-29)
en Poznano
Morto 1-an de majo 1964 (1964-05-01) (84-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto de medicino • klasika filologo • universitata instruisto • gimnazia instruisto • historiisto
vdr

Johannes Gottlieb Julius MEWALDT (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1880 en Poznano, mortinta la 1-an de majo 1964 en Vieno) estis germana klasika filologo kaj medicinhistoriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Johannes Mewaldt studis ekde 1899 en Berlino filozofion kaj klasikan filologion. Tiam li iĝis membro ĉe Verein Deutscher Studenten Berlin.[1] Post doktoriĝo en 1904 kaj trapaso de la unua ŝtata ekzameno en 1905 li ekigis la prepariĝon por gimnaziinstruado. Paralele li studis dum kvar semestroj medicinon kaj habilitiĝis en 1907 pri klasika filologio ĉe la Berlina universitato. Sekve li fariĝis privata docento ĉe la filozofia fakultato. Dum 1908/09 li instruis en Charlottenburg kiel supera instruisto. Inter 1909 kaj 1914 Newaldt estis eksterorda profesoro ĉe la Universitato de Greifswald kaj poste ĝis 1916 persona orda profesoro ĉe la Universitato de Marburg. Vokiĝo je orda profesoreco al Greifswald okazis en 1916 sed fakte komenciĝis ne antaŭ 1919. Ĉar inter 1914 kaj 1918 li volontulis dum la Unua mondmilito. En 1923 li iris Kenigsbergon kaj en 1927 al Tübingen, finfine en la 1931-a jaro Vienon.

En 1940 li aniĝis ĉe NSDAP. Post forpelo de la katedro viena en 1946 pro sennaziigo kaj kontraŭvola emeritigo li nur en septembro 1947 regajnis ĉiujn universitatajn taskojn.

En la 7.2.1924 lin elektis la Prusia Akademio de Sciencoj koresponda membro en la filozofia-historia klaso; en 1932 li iĝis koresponda membro ĉe la Viena akdemio de sciencoj. En 1927 li iĝis honora doktoro pri medicino en Marburg.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj ĉefaj esplorfokusoj estis la antikva medicinhistorio kaj la romia poeto Lukrecio. Post estiĝo de la korpuskolekto-iniciato Corpus Medicorum Graecorum/Latinorum li fariĝis unua redaktoro inter 1907 kaj 1929/30. Proponis lin lia instruinto Hermann Diels. Tiafunkcie li estis afergvidanto de la kompleta esplora kaj eldona entrepreno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis Lange (eld.): Kyffhäuser-Verband der Vereine Deutscher Studenten. Anschriftenbuch 1931. Berlin 1931, p. 147.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Inge Auerbach: Catalogus professorum academiae Marburgensis. Zweiter Band: 1910 bis 1971. Marburg 1979, S. 568.
  • Herbert Hunger: Johannes Mewaldt †. Ĉe: Gnomon, 36/1964, p. 524–526.
  • Lexikon Greifswalder Hochschullehrer 1775 bis 2006. Band 3: 1907 bis 1932. Bock, Bad Honnef, 2004, p. 161–162.
  • Franz Römer: „cum ira et studio“. Beobachtungen zur Entwicklung der Wiener Klassischen Philologie nach 1945. Ĉe: Margarete Grandner, Gernot Heiss, Oliver Rathkolb (eld.): Zukunft mit Altlasten. Die Universität Wien 1945 bis 1955. Studien-Verlag, Innsbruck, Wien, München, Bozen 2005, ISBN 3-7065-4236-6 (=Querschnitte, 19), p. 222–235 (konkrete pri Newaldt p. 225).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]