Johannes de Grocheo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes de Grocheo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1255 (1255-01-01)
en Parizo
Morto 1-an de januaro 1320 (1320-01-01) (65-jaraĝa)
Lingvoj malnovfrancaMezepoka latino
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo muzika teoriisto • muzikologo • verkisto
vdr

Johannes de Grocheo (ankaŭ Grocheio; france: Jean de Grouchy; naskiĝinta proksimume 1255; mortinta proksimume 1320) estas franca muzikteoriisto de la frua 14-a jarcento. Li estas la unua uzanto de la vorto „eklezia muziko“. Pri lia vio nenio estas konata.

La traktaĵo „Ars musicae“[redakti | redakti fonton]

Proksimume 1300 li verkis la traktaĵon „Ars musicae“ („La arto de la muziko“) , en kiu li provas priskribi la muzikon de sia epoko, kiel ĝi estas praktikata en Parizo kaj ĉirkaŭaĵo. En ĝi li subdividas la muzikon en tri kampojn:

  • „Musica simplex“ (populara muziko, profana muziko)
  • „Musica composita“ (muziko obeanta metrikajn leĝojn; muziko de la edukitoj)
  • „Musica ecclesiastica“ (eklezia muziko), ampleksas la gregorian ĥoralon kontraste al la plurvoĉaj genroj.

Li baziĝas per ĉi tiu subdivido sur la pensoj de la malfru-antikva filozofo Boecio, kiu distingis inter „muziko de la mondo“, „muziko de la homo“ kaj „instrumenta muziko“.

Proksimume unu trionon de sia traktaĵo Grocheo dediĉas al la „ecclesiastica“ kaj „composita“, la resto traktas la „musica simplex“. Grocheo analizas ties novan socian gravecon per sistema kaj pedagogia maniero. Li tekstas ekzemple jene: "bona violonisto ĝenerale enkondukas (introducit) en ĉiun muzikan formon". Krom tio li mencias muzikan apartaĵon, la sonus illiteratus.

Grocheo estis ankaŭ unu el la unuaj, kiuj difinis la moteto. Li opiniis, ke moteto "ne estas destinata por simpluloj, kiuj ne komprenas ĝiajn subtilaĵojn kaj el ĝi ne ekstraktas aŭdoĝuon: ĝi estas por kleruloj kaj por tiuj, kiuj strebas al rafinado de la arto."

Li provis asigni al la diversaj formoj kaj genroj de muziko apartajn sociajn funkciojn kaj deklaris muzikon kuracilo por sociaj misevoluoj, kiu havas la potencon reteni malvirtaĵojn. Li kredis, ke se la maljunuloj, laboristoj kaj mezklasuloj kantus de la sortoj, kiujn la herooj de la (epika kanto) suferis, tio helpus al ili elteni ilian propran penon kaj per tio kontribuus al la komuna bono. Tiaj rakontaj epopeoj do ankaŭ kontribuus al la kontenteco de la burĝoj kaj per tio al la stabileco de la urbo Parizo.

Aliaflanke Grocheo ankaŭ opiniis, ke la kantoj de la trobadoroj spronas reĝojn kaj nobelaron al grandaj faroj: „Tiu ĉi speco de kantoj estas kutime komponataj de reĝoj kaj nobeluloj kaj prezentata en ĉeesto de reĝoj kaj princoj de la lando, tiel ke je tiuj ĉi estas elvokeblaj kuraĝo kaj forteco, grandanimeco kaj malavareco ...“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Josef Olszewsky: Johannes de Grocheo. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). volumo 3, Bautz, Herzberg 1992, ISBN 3-88309-035-2, kol. 378–380.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]