Johano la 2-a (Hungario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Johano la 2-a
Johano la 2-a

Johano Sigismondo Zápolya, hungare Szapolyai János Zsigmond, kroate Ivan Žigmund ZapoljaIvan Žigmund Zapoljski estis kiel Johano la 2-a Sigismondo, hungare II. János Zsigmond, ekde 1540 ĝis 1570 (kun interrompo 1551-1556) reĝo de Hungario, kaj kiel Johano la 1-a Sigismondo ekde 1570 reganto de Transilvanio. Li naskiĝis en Buda la 7-an de julio 1540 kaj mortis en Gyulafehérvár la 14-an de marto 1571.

Biografio

Johano la 2-a estis elektita reĝo en sia naskiĝjaro. Ĝis 1551 loktenis lin "Frato Georgo" (Georgo Martinuzzi) kaj ĝis 1559 Izabela, sia patrino. Li regis nur en la orienta parto de la lando kaj estis sub kontrolo de turkoj. Rezulte de streboj de Frato Georgo en 1551 por unuigi la landon ligis kontrakton kun reĝo Ferdinando la 1-a kaj kontraŭ materiala damaĝkompenso abdikis de trono kaj kun sia patrino translokiĝis Pollandon, sed en 1556 ili estis revokitaj. Post la morto de sia patrino en 1559 li transprenis la regadon. Dum lia regado firmigis la apartstaron de Transilavanio disde la reĝa Hungarujo kaj ekformiĝo de ĝia dependa situacio de Turkio. En 1570 laŭ la kontrakto en Speyer abdikis de reĝa trono. En 1562 sufokis en sangon la ribelon de sikuloj. Dum sia regado li konvertiĝis al luteranisma, poste reformisma kaj fine unitariisma religioj.

Bibliografio

  • Székely József: A székelyek lázadása J. Zs. ellen (Hadtört. Közl. 1889);
  • P. Szentmártoni Kálmán: J. Zs. erdélyi fejedelem élet- és jellemrajza (Székelykeresztúr, 1934);
  • J. Zs. az unitárius fejedelem (Kolozsvár, 1940).

Fonto

Antaŭe:(Kontraŭ-)Reĝo de Hungario
(kontestita de Ferdinando la 1-a)
Poste:
Johano la 1-a Zápolya15401570Ferdinando la 1-a
Antaŭe:Reganto de TransilvanioPoste:
(nova titolo)15701571Stefano Báthori