Johano la 4-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano la 4-a
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1604 (1604-03-19)
en Ducal Palace of Vila Viçosa
Morto 6-an de novembro 1656 (1656-11-06) (52-jaraĝa)
en Ribeira Palace
Tombo Monaĥejo de São Vicente de Fora vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Subskribo Johano la 4-a (Portugalio)
Familio
Dinastio Dinastio Braganza vd
Patro Teodósio II, Duke of Braganza vd
Patrino Ana de Velasco y Girón vd
Gefratoj Eduardo de Braganza • Catherine of Braganza • Alexander de Bragança vd
Edz(in)o Luisa de Guzmán vd
Infanoj Catherine of Braganza • Teodozio, princo de Brazilo • Infanta Joana, Princess of Beira • Afonso la 6-aPetro la 2-a de Portugalio • Ana de Bragança • Manuel of Braganza vd
Profesio
Alia nomo O Vitorioso vd
Okupo komponistosuverenomonarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano la 4-a (en portugala: João, prononce [ʒuˈɐ̃w̃]; 19a de Marto 1604 – 6a de Novembro 1656), kromnomita Johano la Restaŭristo (portugale: João, o Restaurador), estis Reĝo de Portugalio kies regado, daŭre el 1640 ĝis lia morto, ekigis la Portugalian restaŭradon de sendependeco el Habsburga hispana regado. Lia enpovigo establis la Dinastion de Braganzo en la Portugalian tronon, kiu reĝis en Portugalio ĝis 1910. Krome ĝi markis la finon de la 60-jara Iberia Unio laŭ kiu Portugalio kaj Hispanio kunhavis la saman monarkon.

Antaŭ iĝi reĝo, li estis Johano la 2-a, 8a Duko de Braganzo. Li estis nepo de Katerino, Dukino de Braganzo, postulanta al la krono dum la Portugalia sukcedkrizo de 1580. Ĝuste antaŭ lia morto en 1656, la Portugala Imperio estis en sia teritoria pinto, tra la tuta mondo.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

El 1595 ĝis 1663 la Nederland-Portugala Milito, okazigita pro la alianco kun Hispanio, konsistis en invado de multaj portugalaj kolonioj kaj komercaj interesoj en Brazilo, Afriko, Hindio kaj Malproksima Oriento fare de nederlandaj kompanioj, rezulte en la perdo de la portugala hindia markomerca monopolo. Tiukadre en 1640, Johano estris ribelon apogitan de malkontentaj nobeloj kaj estis proklamita reĝo.

La plej aĝa filo de la reĝo Johano la 4a reĝis kiel Afonso la 6-a, tamen liaj fizikaj kaj mensaj malkapabloj lasis lin submetita al Luís de Vasconcelos e Sousa, 3a Grafo de Castelo Melhor. En palaca puĉo organizita de la edzino de la reĝo nome Maria Franciska de Savojo, kaj lia frato, Petro, Duko de Beja, la reĝo Afonso la 6-a estis deklarita mense malkapabla kaj ekzilita unue al Azoroj kaj poste al la Reĝa Palaco de Sintra, norde de Lisbono. Post la morto de Afonso, Petro surtroniĝis kiel reĝo Petro la 2-a.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sousa, António Caetano de. História genealógica da Casa Real portuguesa (en portugala). Vol. VII. Lisbon: Silviana.