John-Derral Mulholland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Derral Mulholland
Persona informo
NomoJohn Derral Mulholland
Dato de naskiĝo28-a de septembro 1934
NaskiĝlokoMuncie
Dato de morto11-a de novembro 2008
MortolokoSaint-Vallier-de-Thiey (Francio)
Aĝo je morto74
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

John Derral Mulholland (naskiĝis la 28-an de septembro 1934 en Muncie, mortis la 11-an de novembro 2008 en Saint-Vallier-de-Thiey (Francio)) estis usona astronomo

Li fariĝis bakalaŭro pri kosmonaŭtika inĝenierarto en 1965 ĉe la Universitato Purdue kaj doktoro pri astronomio ĉe la Universitato de Cincinnati kaj poste ĉe la Universitato Yale. De 1971 li estis esploristo ĉe la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino kaj de 1986 profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Florido.

En siaj lastaj jaroj li instruis ĉe la Universitato de Nico - Sophia Antipolis kaj laboris ĉe la GERGA en Francio.

Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de la asteroido 6843 Heremon, la 9-an de oktobro 1975.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]