Saltu al enhavo

John Anderson (esperantisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Anderson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1820 (1820-11-30)
en   Skotlando
Morto la ekzakta mortodato ne konatas
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
pastro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Por aliaj uloj de tiu nomo, vidu John Anderson

Pastro John ANDERSON [andersn] (naskiĝis en 1821, mortis la 27-an de marto 1922, 101-jara) estis skota esperantisto, pastro.

Post edukiĝo en Dolaro li diplomiĝis en la Universitato de Edinburgo, poste li iris al Kalkuto, kiel misiisto de la Eklezio de Skotlando. Post dek jaroj en Hindujo, li revenis al Skotlando kaj fariĝis paroĥa pastro unue en Dalkeith kaj poste en Ĉulter. En 1891 en sia sepdeka jaro li eksiĝis kaj sinretiris de aktiva pastreco. Tamen li okupis sin per modernaj studaĵoj, kaj malgraŭ siaj multaj jaroj li retenis viglan junan spiriton. Inter aliaj aferoj li lernis Esperanton, kaj kvankam pro sia granda aĝo li ne povas aktive labori pro la afero, li multe interesiĝis pri ĝi.

Li komencis lerni Esperanton 85-jara (ĉirkaŭ 1906), kaj restis entuziasma ĝis sia morto, kiam li estis la plej aĝa Esperantisto en la mondo.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Anderson (andersn) John, skoto, pastro. Mortis 27 marto 1922, 101 ara. Li komencis lerni E-n 85-jara, kaj restis entuziasma ĝis sia morto: la plej aĝa E-isto en la mondo.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.