John Aubrey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
John Aubrey.jpg

John AUBREY, angla verkisto kaj antikvisto (la 12-an de marto 1626 - la 7-an de junio 1697)

Li naskiĝis proksime al Malmesbury, Wiltshire, kie li eniris lernejon. En 1642 li komencis studi ĉe Trinity College, Universitato de Oksfordo, sed la Angla enlanda milito interrompis liajn studojn. En 1649 li eltrovis la megalitajn restaĵojn ĉe Avebury - granda ŝtona cirklo kiun li montris al la reĝo Karlo la 2-a en 1663. Li studis la antikvajn restaĵojn de Wiltshire, pri kiuj li eldonis 2-voluman ne-kompletan libron. En 1663 li aniĝis al la angla Reĝa Socio, grupo de homoj kiuj interesiĝis pri la sciencoj.

Lia plej fama verko estas la Mallongaj Biografioj (angle, Brief Lives), serio de (ne ĉiam fidindaj) notoj kaj anekdotoj pri eminentaj personoj.