Saltu al enhavo

John Harmon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Harmon
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1905 (1905-06-30)
en Vaŝingtono
Morto 6-an de aŭgusto 1985 (1985-08-06) (80-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
televida aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1935– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John HARMON (30an de junio 1905 - 6an de aŭgusto 1985) estis usona aktoro.

Harmon estis tre fekunda aktoro. Lia kariero daŭris dum ses jardekoj kaj preskaŭ 300 filmoj kaj televidaj roloj en ampleksa vario de ĝenroj.

Li komencis en malgrandaj nelistigitaj roloj en 1935 en kinfilmoj 3 Kids and a Queen kaj Rendezvous, kaŭ daŭris tiel en filmoj kiel One Rainy Afternoon, The Black Doll, Arsène Lupin Returns, A Slight Case of Murder, Wives Under Suspicion, King of Alcatraz, Gambling Ship, King of the Underworld, Pirates of the Skies, I Was a Convict, Mystery of the White Room, Buck Rogers, Union Pacific, When Tomorrow Comes, The Escape, The Housekeeper's Daughter, The Green Hornet, Parole Fixer, Women Without Names, The Way of All Flesh, Queen of the Mob, Stranger on the Third Floor, Diamond Frontier, The Quarterback, A Night at Earl Carroll's, Meet Boston Blackie, The Shepherd of the Hills, Manpower, Life Begins for Andy Hardy, Buy Me That Town, Secrets of the Lone Wolf kaj Dangerously They Live.

La unua fojo, en kiu lia nomo aperis listigita estis en filmo I Was Framed (1942), poste li aperis en Call of the Canyon, Lucky Jordan, The Crystal Ball, How's About It, After Midnight with Boston Blackie, White Savage, The Impostor, Roger Touhy, Gangster, Irish Eyes Are Smiling, Conflict, Incendiary Blonde, Adventure, Her Kind of Man, They Made Me a Killer, The Well-Groomed Bride, O.S.S., Dangerous Money, Cross My Heart, Time Out of Mind, Fear in the Night, Monsieur Verdoux de Charles Chaplin, Danger Street, The Trouble with Women, Brute Force, Unconquered, The Babe Ruth Story, Moonrise, Whiplash, Flaxy Martin, Homicide, Streets of San Francisco, The Lady Gambles, Once More, My Darling, Alias the Champ, Woman in Hiding kaj Southside 1-1000, inter aliaj.

Li debutis en televidserio per Dick Tracy en 1950. Li aperis dum 1950-aj jaroj en televidaĵoj Adventures of Superman, Mike Hammer, The Adventures of Rin Tin Tin, Father Knows Best kaj Bronco inter aliaj krom en kinfilmoj kiel Tangier Incident, Count the Hours!, Man in the Dark, All American, Jack Slade, Three Young Texan, Bitter Creek, Jungle Gents, The Man from Bitter Ridge, The Spoilers, Canyon River, Three Violent People, Live Fast, Die Young, Badman's Country kaj The Monster of Piedras Blancas.

En 1960-a jardeko Harmon partoprenis televidseriojn kiel Maverick, The Untouchables, The Rifleman, Laramie, Have Gun - Will Travel, The Twilight Zone, Gunsmoke, The Fugitive, The Man from U.N.C.L.E., Laredo, The Wild Wild West, The Invaders, Green Acres, Star Trek, I Dream of Jeannie, The Lucy Show, The Big Valley, Ironside, Bewitched, Land of the Giants, Lassie, The Virginian kaj The Name of the Game krom kinfilmojn For Love or Money, Move Over, Darling, Perry Mason, One Man's Way, Strange Compulsion, Sylvia, Funny Girl, inter aliaj.

Dum 1970-a jardeko li aperis en televidaĵoj kiel The Bill Cosby Show, Lancer kaj Bonanza, krom kinfilmoj The Barefoot Executive kaj The Honkers. Lia lasta laboro estis en Microwave Massacre en 1983.

En liaj lastaj jaroj, Harmon iĝis librokomercisto en Los-Anĝeleso.