John Heminges
Aspekto
John Heminges | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 25-an de novembro 1566 en Droitwich Spa | |
Morto | 10-an de oktobro 1630 (63-jaraĝa) en Londono | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John HEMINGES (nomita ankaŭ Hemminge aŭ Hemings) (1566-1630) estis aktoro de la teatra kompanio King's Men por kiu verkis William Shakespeare. Li publikigis en 1623, kun Henry Condell, la postmortan kompilaĵon de la teatraĵoj de Shakespeare konatan kiel First Folio. Oni registris, ke li estis granda aktoro kaj homo kun utila kapablo por la negocoj. John Heminges estis baptita en Droitwich, Worcestershire, la 25an de novembro 1566. Li administris ĝis sia morto la financajn aferojn de la Globe Theatre. La rolulo de Hemminges aperas en la filmo de 1998 Shakespeare in Love ludita de David Curtiz.