John Heywood

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Heywood
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1497 (1497-01-01)
en Londono
Morto 1-an de januaro 1580 (1580-01-01) (83-jaraĝa)
en Meĥleno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Edz(in)o Joan Rastell vd
Infanoj Ellis Heywood • Elizabeth Heywood • Jasper Heywood vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgo • aforisto • verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John HEYWOOD (n. ĉirkaŭ 1497, m. ĉirkaŭ 1580) estis angla verkisto kiu verkis teatraĵojn kaj poemojn kaj kunigis proverbaron.

Vivo[redakti | redakti fonton]

John Heywood naskiĝis en, aŭ proksime al, Londono. Ĉar li estis romkatolika, li translokiĝis al la kontinenta Eŭropo por eviti persekuton. Verŝajne li mortis en Belgio.

Li estis patro de Jasper Heywood, kiu tradukis tragediojn de Seneko la pli juna, kaj avo de la poeto John Donne.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis plurajn teatraĵojn kiuj plejparte ensceniĝis dum la 1530-a jardeko. Tamen li estas plej konata kiel kolektanto de proverboj. Lia proverbaro unue eldoniĝis ĉirkaŭ 1538, kaj dua eldono aperis en 1546. Ĝi enhavis multe da la plej konataj anglaj proverboj.