John Law

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Law
Persona informo
John Law of Lauriston
Naskiĝo 21-an de aprilo 1671 (1671-04-21)
en Edinburgo
Morto 21-an de marto 1729 (1729-03-21) (57-jaraĝa)
en Venecio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo San Moisè vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando SkotlandoReĝlando de Granda Britio vd
Subskribo John Law
Familio
Dinastio Law of Lauriston vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo ekonomikisto • financisto • statistikisto • bretteur vd
Laborkampo ekonomiko vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John LAW (of Lauriston) (16-an de aprilo 1671 en Edinburgo; 21-a de marto 1729 en Venecio) estis skota ekonomikisto kaj financa spekulisto.

Money and trade considered, with a proposal for supplying the Nation with money', 1934

John Law estis amiko de la regento – la princo de Orléans –, li fondis en 1716 privatan bankon Banque Générale, kiu havis rajton eldoni monbileton. Li fondis unu jaron poste la Compagnie d'Occident, kiu akiris ekskluzivajn rajtojn en Norda Ameriko, por evoluigo de la francaj teritorioj en rivervalo de la Misisipo. La entrepreno de Law baldaŭ monopoligis la francan tabakan kaj sklavan komercadon. La entrepreno estis alinomata en 1719 al Compagnie des Indes, kiu entrepreno monopoligis tutan kolonian komercadon de Francio. Law akiris eĉ impostkolektadon kaj monerfaradon, tiel fakte li direktis la eksteran komercon kaj financojn de Francio.

Rigardante la espereblan profitegon, la akcioj de Compagnie des Indes iĝis tre serĉataj, valoraj: ilia kurso kreskis de 500 livre al 18.000, kiu ne montris vera profitablecon de la entrepreno. Law ĝis 1719 ellasis ĉ. 625.000 akciojn, poste aĉetis Banque Générale kaj kunigis al Compaigne des Indes. Li esperis, ke li povas tiel pagi la grandegan ŝtatŝuldon – kolektiĝanta en lastaj regaj jaroj de Ludoviko la 14-a -, ke li vendas akciojn de la entrepreno kontraŭ ŝtataj valorpaperoj. Pro tio rapide kreskis eĉ valoro, kurso de la ŝtataj paperoj, estiĝis febra spekula ondo en Eŭropo, la borsojn atingis ĝenerala kursoaltiĝo. La franca registaro povis eluzis tiun situon ellasante (presante) grandan kvanton da monbiletoj, kiujn la ŝuldatoj akceptis kaj aĉetis kontraŭ tiuj Law-akciojn. Tio daŭris ĝis tiam, kiam la monbileta ellaso alportis hiperinflacion kaj falegis valoro de la monbiletoj kaj la ŝtatpaperoj.

Dumtempe, la esperita profito el negocoj de la entrepreno malrapide alvenis kaj alvenis la plena katastrofo en 1720: la kurso de la akcioj tiel falegis, ke okazis ĝenerala borsa kolapso en Francio kaj aliloke. La propeka kapro iĝis Law, kiu devis fuĝi el Francio en decembro de 1720.

La grandegajn ŝuldojn de lia entrepreno kaj banko transprenis la ŝtato kaj – por elpagi ilin – altigis la impostojn.

Oni nomumis la proceson Misisipo-bobelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]