Jonathan Wild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jonathan Wild
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1683 (1683-05-06)
en Wolverhampton
Morto 24-an de majo 1725 (1725-05-24) (42-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo pendumo
Tombo Malnova preĝejo Sankta-Pancras
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioBrita imperio
Okupo
Okupo krimulo
vdr

Jonathan WILD (ĉ. 1682, Wolverhampton, Staffordshire, Anglio – 24-an de majo 1725, Londono) estis angla krimulo, gvidanto de krimuloj, ŝtelistoj, rabistoj en la Londono en komenco de la 18-a jarcento.

Li edziĝis kiel dekkelkjarulo kaj en aĝo de 21 jaroj forlais la edzinon kaj la infanon. Li iris en Londonon, kie plenumis tempon en prizono de la ŝulduloj, kie elernis trukojn de la krimula vivmaniero.

Li estis elstara organizanto, direktis aron de ŝtelistoj kaj aliaj krimuloj, la predon dividis propramane. Tiujn personojn, kiuj forlasis, neglektis aŭ rezistis lian organizon, li perfidis. Onidire, oni pendumis ĉ. 120 homojn laŭ lia atesto aŭ kaŝdenunco. Li regis inter la krimuloj dum 15 jaroj, oni arestis lin kaj pendumis sur ekzekutejo Tyburn.

Li vivis duoblan vivon: li organizis propran policon por kapi ŝtelistojn (membrojn de rivalaj bandoj aŭ neobeantojn). Li ofte atendis aperon pri iu ŝtelo en la gazeto kaj redonis la trovitan ŝtelitaĵon. Pro tio li ricevis donacon, kion li uzis oficiale por vivteni la policon. Finfine lia duobla vivo malvualiĝis kaj kaŭzis konsterniĝon en Britio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Jack Sheppard, ŝtelisto, kaptita de Wild kaj kiu eskapis 4-foje el prizono, tiel iĝis rolanto en romanoj, verkoj ks.