Jordi Wild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jordi Wild
Persona informo
Naskonomo Jorge Carrillo de Albornoz Torres
Aliaj nomoj Jordi Wild
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1984 (1984-08-28) (39-jaraĝa)
en Manresa
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo jutubisto • aktoromuzikisto • podkastisto • verkistomodelo
TTT
Retejo https://www.jordiwild.com/
vdr

Jordi Wild estas hispana jutubisto nome Jorge Carrillo de Albornoz Torres (28-a de aŭgusto 1984), pli konata kiel Jordi Wild aŭ El Rincón de Giorgio, estas hispana jutubisto kaj podkastisto. Lia jutuba kanalo, "El Rincón de Giorgio", (La Angulo de Giorgio), estis kreita en marto 2013, kaj en 2017 ĝi ricevis 7 milionojn da abonantoj; li nuntempe havas pli ol 11 milionojn da abonantoj. En ĉi tiu hispana nomo, la unua aŭ patra familia nomo estas Carrillo de Albornoz kaj la dua aŭ patrina familia nomo estas Torres. En 2016 kaj 2018 li publikigis du librojn titolitajn: "Sueños de Acero y Neón" kaj "Jorgemyte, agente de la PEM"; Jordi Wild nuntempe prizorgas serion de podkastoj konataj kiel "La Sovaĝa Projekto", per kiuj li gajnis en 2022 la premion Esland, pro la Plej Bona Intervjuspektaklo. La podkasto ankaŭ ricevis plurajn pozitivajn recenzojn, intervjuante multajn konatajn homojn en diversaj kampoj, kiel: Oriol Junqueras, Iker Jiménez, Gervasio Deferr, Gerard PiquéArturo Pérez-ReverteIbai Llanos, Nacho Vidal, Cristina Gutiérrez, El Rubius,  A-Kid, Frank Cuesta, Brandon Moreno, Alejandro Cao de Benós, Jordi ENP, Josep Pedrerol, Willyrex, Juan Espino, Dross, Siro López, Antoni Daimiel, kaj multaj aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jordi Carrillo de Albornoz Torres naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1984 en ManresaKatalunio, Hispanio. Jordi kreis sian jutuban kanalon, "El Rincón de Giorgio" en marto 2013, tamen, lia plej malnova video devenas de aŭgusto de tiu sama jaro. Dum sia kariero kiel Jutubisto li kunlaboris kun aliaj Jutubistoj kiel Luzuvlogs, Zorman kaj AuronPlay. En 2016, li publikigis mallongan filmon titolitan "Wild: la pelicula" (Sovaĝa: la filmo), kaj en 2017, li forlasis YouTube dum tempeto. Poste li revenis per gangsta rep videoklipo konata kiel YouTube: "Estado Crítico" (YouTube: Kritika Ŝtato), kunlabore kun repisto Dante.

En 2018, li faris la scenaron kaj partoprenis en la gisado de "VENDETTA: La Película", kaj en oktobro 2019 li partoprenis en la rolantaro de mallonga filmo nomita: "Ella llevaba una diadema azul" (Ŝi portis bluan diademon), kaj en 2020 li komencis intervjuan podkastserion konatan kiel La Sovaĝa Projekto (The Wild Project), en intervjuo en la retejo RockZone, li deklaris, ke li estis inspirita per la podkastoj de Joe Rogan, kaj estis flatita ke ili nomis lin la "hispana Joe Rogan". La Sovaĝa Projekto preskaŭ ĉiam estis en la kvara pozicio de la listo de la plej aŭskultitaj hispanaj podkastoj ĉe Spotify en 2021, kaj la 28-an de decembro li superas la liston de Spotify. En januaro 2022, La Sovaĝa Projekto de Jordi Wild gajnis la Plejbonan Intervjuspektaklon de la jaro kategorio de Esland Awards, ĉe Palaco de la Kataluna Muziko, Barcelono. En junio 2022, li festis sian 100-an epizodon de sia podkasto kun speciala epizodo kiu daŭris 25 horojn.

Jordi en 2014 komencis rilaton kun Natalipa, kiu estis elektita en konkurso konata kiel: "La Novia del Canal" (Novedzino de la Kanalo), en kiu Jordi elektis la knabinon kiu ŝajnis plej bela al li. En 2019 ili finis sian rilaton kaj nuntempe Jordi estas en rilato kun alia knabino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]