Jorge Ben
Jorge Ben | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jorge Duílio Lima Meneses |
Aliaj nomoj | Jorge Ben • Jorge Ben Jor • Jorge Benjor |
Naskiĝo | 22-an de marto 1939 (85-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | kantisto diskografa artisto kantoverkisto gitaristo |
Jorge Ben Jor (* 22-an de marto 1945 en Rio de Ĵanejro; fakte Jorge Duilio Lima Meneses)[1] estas unu el la plej famaj reprezentantoj de la populara muziko brazila. Ĝis 1988 li prezentis je la artistonomo Jorge Ben, ekde tiam li nomiĝas Jorge Ben Jor.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Naskiĝinta en la urboparto Madureira, sed edukita en la kvartalo Rio Comprido, Jorge Ben volis fariĝi futbalisto kaj aniĝis en la sportklubo Flamengo. Sed li finis tion favore al muzikista kariero, kiu ekde sia infaneco ĝermis en li. Li ricevis sian unuan panderon en sia dektria vivojaro kaj du jarojn poste li kantis en eklezia ĥoro. Li ankaŭ kunmuzikis kiel pandero-ludanto en karnavalaj bandoj. En la aĝo de dek ok jaroj li ricevis de sia patrino gitaron kaj komencis muziki dum festoj kaj en drinkejoj per bosanovo kaj rokenrolo. Li estis konata kiel Babulina pro sia prononco de la rokabilo-titolo „Bop-A-Lena“ de Ronnie Self.[2]
Komence tia ritmomiksaĵo metis al li kelkajn problemojn, kiam la brazila muziko estis dividita inter la Juna Gvardio kaj tradicia sambo. Kiam li komencis interesiĝi pri muziko, la artisto travivis epokon, en kiu la bosanovo regis la mondon. Laŭ la ekzemplo de la plimulto de la tiamaj muzikistoj li estis komence influita de João Gilberto, sed ekde la komenco li estis sufiĉe noviga.
Eksukceso de "Mas que Nada"
[redakti | redakti fonton]Komence de la 1960-aj jaroj li sin prezentis en la plezurstrato Beco das Garrafas, kiu evoluis al unu de la bastionoj de bosanovo. En 1963 li surscenejiĝis kantante "Mas que Nada" – kiun li jam estis surdiskiginta kiel kantisto de la bando de organisto Zé Maria – por malgranda publiko, al kiu apartenis direktisto de diskeldonejo Philips. Du monatojn poste aperis la unua sonregistraĵo de Jorge Ben, kiu entenis almenaŭ "Por Causa de Você Menina". En la sama jaro li lanĉis la unuan albumon, Samba Esquema Novo, akompanata per la samba-ĵaza bando Meirelles e os Copa Cinco.[3] En ĉi tiu epoko Jorge Ben fariĝis unuanime per la t.n. samba rokmuziko tiu muzikisto, kiu samtempe plaĉis al kontrastaj grupoj de bosanovo kaj al tiuj de la juna gvardio.
"Mas que Nada" fariĝis lia unua granda sukceso en Brazilo kaj ankaŭ estas ĝis nun unu el la portugallingvaj kantoj plejofte ludataj en Usono, laŭ versio de la brazila pianisto Sérgio Mendes kun la grupo usona hiphopogrupo Black Eyed Peas. Kaj ankaŭ estis unu el la malmultaj, kiuj sukcesis ankaŭ en Brazilo (kiel "Garota de Ipanema"), almenaŭ ja surdiskigita de artistoj kiel Ella Fitzgerald, Dizzy Gillespie, Al Jarreau, Herb Alpert, José Feliciano, Trini Lopez kaj Coldplay (ĉi tiu je la rokmuzika festivalo Rock in Rio 2011). Aliaj komponaĵoj kiel "Zazueira" kaj "Nena Naná" fariĝis relative sukcesaj tutlande.
Erao de festivaloj kaj esotera-eksperimenta fazo
[redakti | redakti fonton]Dum la kulmino de Muziko Populara Brazila en la sesdekaj kaj fruaj sepdekaj jaroj Jorge Ben moviĝis inter la muzikaj ĉefaj tendencoj. Komence tiam ekzistis la televidprogramo „Fino da Bossa“, kiun mastris Elis Regina, en kiu nur reprezentantoj de bosanovo prezentis kaj kies artistoj havis sian bazon en la pli bonhavaj regionoj en la Suda Zono (Copacabana, Ipanema, Leblon) de Rio-de-Ĵanejro. Kontraste al tio ekzistis la televidprogramo „Jovem Guarda“[juna gvardio] (de Roberto Carlos), kiun prezentis Erasmo Carlos kaj Wandalea, kies publiko estis plimulte en la blankula supra mezklaso de la nordaj regionoj de Rio-de-Ĵanejro. La muzika stilo de ĉi tiu elsendo orientiĝis pli forte je usonaj modeloj de rokenrolo, bluso kaj soŭlo. Kiel unu el la malmultaj muzikistoj siageneraciaj li prezentis en ambaŭ spektakloj. Tio tamen rezultigis prezentado-malpermeso ĉe Fino da Bossa, ĉar oni tiutempe konsideris tion „perfido“ je la bosanovo-stilo rigardata pli „brazila“.
En 1968, Jorge Ben estis invitita por la programo Divino, Maravilhoso, kiun Caetano Veloso kaj Gilberto Gil prezentis en la brazila urbo Tupi. En ĉi tiu epoko Jorge Ben atingis treegan sukceson per "Cadê Tereza?", "País Tropical", "Que Pena" kaj "Que Maravilha", krom konkursi per "Charles, Anjo 45" je la festivalo Internacional da Canção, de la brazila televidstacio TV Globo en 1969.
En la 1970-aj jaroj li venkis je ĉi tiu festivalo per "Fio Maravilha", interpretata de Maria Alcina. "País Tropical" ankaŭ venkis per kantisto Wilson Simonal. En la 1970-aj jaroj li krome lanĉis albumojn pli esoterajn kaj eksperimentajn kiel A Tábua de Esmeralda (1974), Solta o Pavão (1975) kaj África Brasil (1976). Kvankam ili ne atingis komercan sukceson, oni konsideras ĉi tiujn albumojn klasikaĵoj de brazila muziko.
Nomoŝanĝo kaj popularmuzika fazo
[redakti | redakti fonton]Sekvan jardekon Jorge Ben sin dediĉis al la disvastigo de siaj komponaĵoj en eksterlando. En 1989 li ŝanĝis la artistonomon de "Jorge Ben" al "Jorge Benjor", poste al "Jorge Ben Jor". Tiutempe oni diris, ke la ŝanĝo estis kaŭzita per nombrosimbolismo, sed plej verŝajne per tio li volis eviti, esti konfuzata kun la usona muzikisto George Benson. Jorge Ben komencis famiĝi en Usono dum ĉi tiu epoko[4]. En ĉi-tiu nova fazo lia muziko fariĝis plu popmuzika, kvankam kun svingo. Lia muziko "W/Brasil (Chama o Síndico)", lanĉita en 1990, konkeris la dancejojn en 1991 kaj 1992, estante vera dumtempa furoraĵo. La kanto estas ankaŭ omaĝo al kantisto Tim Maia. Krom tio Washington Olivetto, posedanto de diskeldonejo W/Brasil, petis lin verki muzikon por sia eldonejo.
En 2004 Jorge Ben Jor lanĉis Reactivus Amor Est (Turba Philosophorum), unua albumo kun kantoj nepublikigitaj ekde 1995. Kutime liaj spektakloj antaŭ ĉefe junaĝa publiko daŭris proks. tri horojn. Ankaŭ li kunverkis la lumdiskegon 1000 Trutas, 1000 Tretas de la repogrupo Racionais MC's, sur kiu li kantis la pecon "Abenção Mamãe, Abenção Papai".
Graveco
[redakti | redakti fonton]Kiel migranto inter la du stilaj tendencoj li fariĝis kune kun Bebeto kaj Trio Mocotó fondinto de Samba Rock (kia nomiĝas en São Paulo) resp. de Samba Suingue (kia nomiĝas en Rio-de-Ĵanejro), plua stilo de MPB. Finfine Jorge Ben ankaŭ ligiĝis kun la muzikstilo Tropicália/Tropicalismo ĉirkaŭ Caetano Veloso, Gilberto Gil, Gal Costa kaj Os Mutantes. Ekz. A Minha Menina (Os Mutantes) kaj Tuareg (Gal Costa) estas komponaĵoj de Jorge Ben.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Lia unua albumo „Samba de esquema novo“ el 1963 enhavis multajn postajn tutmondajn furoraĵojn kiel Mas Que Nada, País Tropical kaj Chove chuva (ĉiuj tri novversiigitaj i.a. de Sérgio Mendes). Krom sia aktiveco kiel komponisto kaj interpretanto de siaj propraj verkoj li ankaŭ verkis multajn kantojn por aliaj brazilaj muzikistoj. Pri la kanto Taj Mahal Jorge Ben Jor plagiatprocesis kontraŭ Rod Stewart kaj ties Da Ya Think I'm Sexy?. La juĝistoj decidis favore al Jorge Ben.
Famaj kantoj
[redakti | redakti fonton]- Mas Que Nada
- Charles Anjo 45
- Que Pena
- País Tropical
- Fio Maravilha
- Taj Mahal
- Take it Easy My Brother Charlie
- Bebete vaobora
- Umbabarauma (Ponta de lança africano)
- Oba, la vem ela
- Carolina, Carol Bela
- Chove Chuva
Diskoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ opinio de la plej multaj recenzistoj la albumoj kreitaj en la periodo inter 1963 (Samba de esquema novo) kaj 1976 (Africa Brasil) konsistigas la supron de lia verkado.
- Reactivus amor est - Turba Philosophorum (2004)
- Acústico MTV - Admiral Jorge V (2002)
- Acústico MTV - Banda do Zé Pretinho (2002)
- Músicas para tocar em elevador (1997)
- Homo Sapiens (1995)
- Ben Jor World Dance (1995)
- 23 (1993)
- Live in Rio (1992)
- Ben Jor (1989)
- Ben Brasil (1986)
- Sonsual (1985)
- Dádiva (1984)
- Bem-vinda amizade (1981)
- Alô, alô, como vai (1980)
- Salve simpatia (1979)
- A banda do Zé Pretinho (1978)
- Tropical (1977)
- África Brasil (1976)
- Jorge Ben à L'Olympia (1975)
- Solta o pavão (1975)
- Gil Jorge (1975)
- Brother (1974; Philips 6349 083)
- Jorge Ben - 10 anos depois (1973)
- A tábua de esmeralda (1972)
- Ben (1972)
- Negro é lindo (1971)
- Força bruta (1970)
- Jorge Ben (1969; Metronome 15559)
- O bidú - silêncio no Brooklin (1967)
- Big Ben (1965)
- Ben é samba bom (1964)
- Sacundin Ben samba (1964)
- Samba esquema novo (1963)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Recenzo de selekto da studio-albumoj
- Kantotekstoj Arkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Superrigardo super la studio-albumoj kun aŭdekzemploj Arkivigite je 2006-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Intervjuo kun Jorge Ben Jor Arkivigite je 2004-09-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala retpaĝo de Jorge Benjor
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Idade de Jorge Ben Jor gera polêmica na web" Arkivigite je 2015-05-10 per la retarkivo Wayback Machine. Território Eldorado
- ↑ Sintoniafina - Gazeta Mercantil, caderno Fim de Semana, Perfil, "Poeta da simpatia e da energia".[rompita ligilo] - aktualigita en 11/02/2006, paĝo 5
- ↑ Tárik de Souza: Tem mais samba: das raízes à eletrônica. Editora 34, 2003 id=8573262877, 9788573262872
- ↑ http://veja.abril.com.br/arquivo_veja/capa_24111993.shtml Arkivigite je 2009-02-22 per la retarkivo Wayback Machine O alquimista lança o som do verão, 24 de novembro de 1993 en Revista Veja