José Fernández Montesinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Fernández Montesinos
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1897 (1897-12-05)
en Granado
Morto 8-an de junio 1972 (1972-06-08) (74-jaraĝa)
en Berkeley
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Granado
Familio
Frat(in)oj Manuel Fernández Montesinos • Manuel Fernández-Montesinos García
Parencoj Concepción García Lorca
Okupo
Okupo literaturkritikisto • universitata instruisto
vdr

José Fernández-Montesinos Lustau (Granado, 5a de decembro 1897 - Berkeley, 8a de junio 1972), plej ofte konata kiel José F. Montesinos, estis hispana literatura kritikisto kaj profesoro de literaturo, apartenanta al la nomita Generacio de la 27-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1915 kaj 1916 li membris en la klera etoso de Grandao, en cirklo al kiu apartenis ankaŭ Federico García Lorca. En 1917 li iĝis helpanto de Américo Castro en la Centro de Estudios Históricos de la Junta para Ampliación de Estudios, ĝis 1920. Post krampo de dek du jaroj, en kiu li instruis la hispanan en la Universitato de Hamburgo, li revenis al la Centro, kaj ankaŭ instruis en la Centra Universitato de Madrido.

Rafael Lapesa registris la fortan familian traŭmaton por Montesinos fare de la militista puĉo de la 18-a de julio 1936 kiu startigis la evoluon al la Hispana Enlanda Milito: alvenis novaĵoj el Granado pri la murdoj de lia frato Manuel, urbestro, kaj de ties bofrato, la poeto Federico García Lorca. Dum la milito, li estis membro de la redakcio de la revuo Hora de España, unue en Valencio kaj poste en Barcelono. Ekzilo kaj malfacilaĵoj de postmilito estis superitaj post instruado en la Universitato de Poitiers, kaj ekde 1946 en la Universitato de Kalifornio en Berkelio, kie li estis profesoro ĝis 1970.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Francisco Abad, "Trayectoria crítica de José Fernández Montesinos", Signa. Revista de la Asociación Española de Semiótica, Núm. 6, 1997, alirita la 12an de januaro 2024.
  • José-Carlos Mainer, "Montesinos o la pasión de la filología" (reseña de Cuatro estudios inéditos), Revista de Libros, decembro 2014