José Luis Dibildos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Luis Dibildos
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1929 (1929-04-09)
en Madrido
Morto 12-an de junio 2002 (2002-06-12) (73-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Edz(in)o Laura Valenzuela
Infano Lara Dibildos
Okupo
Okupo filmproduktoroscenaristo
vdr

José Luis DIBILDOS Alonso (Madrido, 9a de aprilo 1929 – samloke, 12a de junio 2002) estis hispana kina produktoro kaj scenaristo.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Studinte juron kaj ekonomikon, lasis tiujn karierojn por kino. Lian unuan scenaron, titolita Hombre acosado, verkis estante 21-jaraĝa. En 1971 li estis nomumita prezidanto de la Grupo Sindical de Productores Cinematográficos kaj de Uniespaña. El ĉiuj liaj filmoj plej popularaj estis La tulipe noire, protagonistigita de la franca aktoro Alain Delon, kaj Llanto por un bandido, de 1963, reĝisorita de Carlos Saura.

Li multe kritikis la cenzuron en la jaroj de la frankisma diktaturo, kio ofte malhelpis liajn scenarojn kaj produktoraĵojn. Li ricevis en 2000 la Honoran Goya-premion.

Li estis ekde 1971 la edzo de populara aktorino kaj televida prezentistino Laura Valenzuela.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Luis Dibildos en la hispana Vikipedio.