José María Luelmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José María Luelmo
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1907 (1907-07-12)
en Valadolido
Morto 18-an de aprilo 1991 (1991-04-18) (83-jaraĝa)
en Valadolido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Valadolido vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José María LUELMO Soto (Valadolido, 12a de julio 1907 - samloke, 18a de aprilo 1991), konata kiel José María Luelmo, estis hispana poeto de la Generacio de la 27-a kaj de la Generacio de la 36-a.

Antaŭ la Hispana Enlanda Milito li publikigis Inicial (1928-1929) (Valladolid, Meseta, 1929), Sencilla canción (Valladolid, 1931) kaj Ventura Preferida (Madrid, 1936), libroj enkadrigitaj en la generacia klimato de la 27a kaj en kiuj videblas la influo de la neopopularismo kaj de la purismo je stilo de Jorge Guillén. Li estis redakciano sinsekve, kun Francisco Pino, de la revuoj Meseta, Ddooss kaj A la Nueva Ventura, kaj kunlaboris en la ĵurnalo El Norte de Castilla. Li estis en kontakto kun la redakcianoj de la tenerifa Gaceta de Arte, en kiu li kunlaboris. La nura grava antologio kiu aperigis lin estas tiu de Giacomo Prampolini (1934).

Post la milito, jam en 1939 lin kundirektoris, ĉiam kun Francisco Pino, la nuran numeron dum la frankismo de la valadolida poezia revuo Meseta. En la postmilito li publikigis kelkajn pluajn librojn, eĉ unu pri birdobredado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José María Luelmo en la hispana Vikipedio.