Neopopularismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La neopopularismo (novpopolismo, novpopularismo) estas unu de la poeziaj tendencoj kiuj kunfluis en la hispana Generacio de la 27-a, kultivata ĉefe de Federico García Lorca, Rafael Alberti, Emilio Prados, Gerardo Diego kaj Dámaso Alonso, sed kun antaŭaĵoj en la hispana malfrua romantikismo de la dua duono de la 19-a jarcento, plus postaj poetoj, kiel Antonio Machado, Juan Ramón Jiménez ktp.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

La deveno de la novpopularisma poezio rilatas al grupo de malfruaj romantikuloj inspiritaj de Heinrich Heine, ĉefe Gustavo Adolfo Bécquer kaj Augusto Ferrán. Ankaŭ Rosalía de Castro asimilis la belecon de la facileco de la tradiciaj popolkantoj de ŝia denaska Galegio en sia unua libro, Cantares gallegos. Ferrán publikigis ene de sia libro La soledad (1861) kelkajn popolkantojn de la tradicia liriko kiujn li mem poste imitis laŭ stilo kaj inspiro. Kun Antonio de Trueba kaj lia Libro de los cantares de 1852, kaj kun Eulogio Florentino Sanz, tradukisto de Heine, kaj sia amiko Gustavo Adolfo Bécquer, poezion popularisman centritan en popolkantoj kaj influitan de la germano Heinrich Heine.

La esplorado de la popolaj tradicioj, la etnografio kaj la folkloro kaj la publikigo de kolektoj de popolkantoj fare inter aliaj de Antonio Machado y Álvarez (patro de Antonio Machado, Francisco Rodríguez Marín, Narciso Díaz de Escovar kaj studoj de aliaj esploristoj kiel Rafael Cansinos Asséns, revivigis tiun inspiron. La Generacio de la 98-a sekvis kaj reflorigis tiun tendencon kaj Miguel de Unamuno verkis romancojn kaj lia amiko Antonio Machado partoprenis en tiu skolo, ĉefe en partoj de siaj libroj Campos de Castilla kaj Nuevas Canciones.

La terminon neopopularismo por tiuj estetiko kaj stilo stampis la profesoro Federico Carlos Sainz de Robles. La Centro de Estudios Históricos, estrita de Ramón Menéndez Pidal renovigis la popularecon de la Romancero kaj de la popola liriko kaj tiukadre en la komenco de la Generacio de la 27-a ludis gravan rolon la influo de la anonimaj klasikaĵoj; la ĉefa rimedo por la repopularigo de la hispanaj romancoj estis la sukcesa antologio fare de Menéndez Pidal, nome Flor nueva de romances viejos (1928).

La neopopularismo havis specialan forton en Andaluzio, kiel reago kontraŭ la literaturo tro eliteca kaj kosmopolita de modernismo kaj la malvarmeco de la avangardoj, speciale de la Ultraismo. Apartenas al neopopularismo la unuaj verkoj de Rafael Alberti, nome Marinero en tierra kaj El alba del alhelí. Ankaŭ Federico García Lorca eniris en tiu tendenco per sia Romancero gitano, (1928), unu de siaj grandaj sukcesoj, dum lia dua libro ankaŭ ene de tiu tendenco serĉas popolismon en flamenko, nome en Poema del cante jondo. Kaj Alberti kaj Lorca poste evoluis al pli avangardaj tendencoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Siebenmann. Los estilos poéticos en España desde 1900. Madrid, 1973: Gredos. pp. 297-298. ISBN 9788424904852.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Neopopularismo en la hispana Vikipedio.