Antonio de Trueba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Antonio de Trueba

Antonio María de Trueba y de la Quintana (Galdames, 24-a de decembro de 1819 - Bilbao, 10-a de marto de 1889) estis verkisto hispana, konata ankaŭ kiel Antón el de los Cantares (tiu el kantoj).

Biografio[redakti | redakti fonton]

La filo de malriĉaj kamparanoj, lia literaturemo vekiĝis danke al romancoj de blindulo kiun la patro alportis el foiroj. Li devis abandoni tuj la lernejon por labori agrikulture kaj mineje ĉe Las Encartaciones, nome naskiĝloko. Kiam li estis 15jaraĝa (1834) translokiĝis al Madrido por eviti sekvojn de la Unua Karlisma Milito; tie eklaboris en feraĵejo de onklo lia dum li memlernis kaj legis verkojn de aŭtoroj el la romantismo hispana. En 1845 atingis postenon en la Urbodomo de Madrido kaj danke al tio li akiras liberan tempon por dediĉi sin al literaturo. En 1851 publikigis sian unuan libroo, El libro de los cantares, versoj de diversegaj temoj kiuj jam famigis lin; samtempe, li kunlaboris per poemoj, artikoloj kaj rakontoj en La Correspondencia de España, El Museo Universal, Correo de la Moda kaj La Ilustración Española y Americana. Li de diĉis sin ankaŭ al porinfana literaturo, kunlabore en porinfanaj publikaĵoj kaj eĉ prilaboris libron de kristnaskaj kantoj, ¡Tin tin tin!. Sekve venis Cuentos populares (1853), Cuentos de color de rosa (1859) kun dua eldono danke al la reĝino Isabel la 2-a, Las hijas del Cid (1859) kaj Cuentos campesinos (1860), inter multaj aliaj verkoj. En 1862 li estis proklamita oficiala kronikisto kaj arkivisto de la Senjorlando Biskajo kaj translokiĝis al Bilbao por plenumi tiubn postenon, spite agnoskon de malforta historia edukado. Tie li okupiĝis en kolekto de informaro por verki ĝeneralan historion de Biskajo kies finon la politikaj postaj malfacilaĵoj malhelpis. De tiu periodo estas Capítulos de un libro, sentidos y pensados viajando por las Provincias Vascongadas (1864), Defensa de un muerto atacado (los Fueros) por el Exmo. Sr. D. Manuel Sánchez Silva (1865), La paloma y los halcones (kolombo kaj falkoj, historia romano pri militoj, 1865), Cuentos de varios colores (1866), El libro al las montañas (1867), Resumen descriptivo e histórico del M. N. y M. L. Señorío de Vizcaya (1872) ktp.

Post la parentezo de la Dua Karlisma Milito, dum kiu li devis reveni al Madrido (1873) akuzita de supozita simpatio al la karlismo, revenis al Bilbao ki li estis rehabilitata (1876) kaj reagadis; fondis la literaturan fakon de la ĵurnalo «intransigente» El Noticiero Bilbaíno, kiu poste li redaktoros, kaj publikigis nombrajn verkojn pri didaktiko, genealogio, literaturo, historio kaj legendoj (plej malbona en lia produktado). Per mono el eŭskoj de Ameriko kaj de Biskajo oni pagis monumenton realigitan de Mariano Benlliure kaj inaŭguritan en 1895 en la ĝardenoj Albia de Bilbao.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La produktado de Trueba estas ampleksa kaj enhavas ekde poezio Libro de Cantares (1852), ĝis la historia romano Paloma y halcones (kolombo kaj falkoj, 1865) kaj la ĝenrisma romano (El gabán y la chaqueta (1872), sed elstaris ĉefe en la novelo kiam montras la ruran vivon de la tiamaj Kastilio kaj Eŭskio. Menciindas legendoj kiaj La azotaina, tradición del siglo XVI, aŭ La novia de piedra kie la krudela Marichu okazigas la morton de lia amato. Lia plej bona kolekto de rakontoj estas Cuentos populares (1853). En sia verko li montris tradiciojn kaj kamparanajn kutimarojn kiuj, konsekvence de la efiko de la kreskanta Industria Revolucio, estis malaperante el Hispanio ĝis tiam fundamente agrara kaj rura. Same li defendis la vidpunktojn asociajn al tiu patriarka vivmaniero ekmalperonta. Por tio li inspiriĝis en la kolektiva popola literaturo, kiun li konsideris enhavanta stetikajn valorojn superajn fonditajn en la aŭtoritato de la popolo por determini kio estas arto, kaj tio rilatas lian verkon kun tiuj de José María de Pereda, Fernán Caballero kaj, ekde pli progresista vidpunkto, Emilia Pardo Bazán.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Obras. Madrid: A. Romero. 1905-1914 (10 vols.). (Enhavo: I. El libro de los cantares. Canciones primaverales, 1907; II. El libro de las montañas. Arte de hacer versos... 1909: III. El libro de los recuerdos. Fábulas de la educación, 1910; IV. Cuentos de Color de Rosa, 1914; V. Cuentos campesinos; VI. Cuentos populares; VII. Cuentos de vivos y muertos, 1909; VIII. Cuentos del hogar, 1905; IX. Cuentos populares de Vizcaya, 1905) X. Cuentos populares de Vizcaya.
  • Cuentos y cantares. Selekto kaj enkonduko de Alfonso M. Escudero. Madrid: Aguilar, 1959 (502 pp.).

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • El libro de los cantares (1852).

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • La paloma y los halcones, (1865), historia romano.
  • El gabán y la chaqueta (1872), ĝenrisma novelo.

Noveloj kaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

  • Cuentos populares (1853)
  • Cuentos de varios colores (1866)
  • Narraciones populares. Madrid: A. Jubera, 1874.
  • Cuentos populares vizcaínos, Barakaldo, Ediciones de Librería San Antonio, 2000.
  • Cuentos de color de rosa (1859)
  • Cuentos campesinos (1860)
  • Capítulos de un libro, sentidos y pensados viajando por las Provincias Vascongadas (1864)
  • Cuentos de varios colores (1866),
  • El molinerillo (1871)
  • Cuentos de vivos y muertos. Madrid: A. Romero, 1909.
  • Cuentos de madres e hijos. Barcelona: A. Bastinos, 1878.
  • El cura de Paracuellos y otras narraciones populares. Escogidas y anotadas por Theodor Heinermann... con la colaboración de Amado Alonso. Frankfurt am Main, 1924
  • Cuentos escogidos. Selección. Dibujos de Enrique Castillo. Madrid: A. Fontana, 1927

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Resumen descriptivo e histórico del M. N. y M. L. Señorío de Vizcaya (1872).
  • Exposición dirigida a las Cortes de la Nación por las Diputaciones de las Provincias Vascongadas en 16 de junio de 1876. Madrid: Infante, 1876
  • Bosquejo de la organización social de Vizcaya (1870).
  • Historia de dos almas, una negra y otra blanca. Madrid: A. de Carlos, 1876
  • Curiosidades histórico-literarias de Vizcaya. Bilbao, 1878
  • Arte de hacer versos al alcance de todo el que sepa leer. Barcelona: J. A. Bastinos, 1881
  • De flor en flor. Bilbao: Delmas, 1882
  • El libro de los recuerdos. Madrid (1898?)
  • Cielo con nubecillas, recuerdos de la vida rural y familiar de Vizcaya
  • Las hijas del Cid (1859).
  • El libro al las montañas (1867).
  • La familia cristiana (1871-1872).
  • Defensa de un muerto atacado (los Fueros) por el Exmo. Sr. D. Manuel Sánchez Silva (1865).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid, Cátedra, 1982 (3a eld.)
  • Javier Huerta, Emilio Peral, Héctor Urzaiz, Teatro español. Madrid: Espasa, 2005.
  • Germán Bleiberg kaj Julián Marías, Diccionario de literatura española. Madrid: Revista de Occidente, 1964 (3a eld.).
  • José Antonio Ereño Altuna, Antonio de Trueba : literatura, historia, política, Bilbao, 1998.
  • Amores, Montserrat, "Luchando contra la novela: los novelistas antinovelistas del siglo XIX", España Contemporánea, XVI.1 (2003), pp. 77-98.
  • Ereño Altuna, José Antonio, "A propósito de dos textos desconocidos de Antonio de Trueba", Letras de Deusto, nº 97, vol. 32 (2002), pp. 27-62.
  • Etxebarria Mirones, Txomin, Vocabulario de las Encartaciones, Cantabria, Las Merindades, Asturias, Palencia y León en las obras de José María de Pereda y Antonio de Trueba, Basauri, 2004.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]