José de la Serna e Hinojosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kunsido de Punĉaŭka de la vicreĝo kun la generalo José San Martín.

José de la Serna y Martínez de Hinojosa [inoĤOsa], grafo de la Andoj (Jerez de la Frontera, 1770 - Kadizo, 6-a de julio de 1832), estis nobelo, militisto kaj administristo kolonia hispana kiu okupis la postenon de Vicreĝxo de Peruo dum la lastaj jaorj de la dominado de Hispanio en Sudameriko.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li partoprenis en miltagadon jam en Sebto en 1790. Li partoprenis ankaŭ en la milito de Rusiljono kontraŭ Francio el 1793 al 1795 kaj en la ŝiparmeo kontraŭ Britio ĉirkaŭ 1799. Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo defendis la urbojn Valencio kaj Zaragozo, kie ĝi estis enprizonigita al Francio, de kie fuĝis tra Aŭstrio kaj Grekio por reveni al Hispanio kaj pluigi la lukton kontraŭ la armeoj de Napoleono. Li estis jam kolonelo.

En Peruo[redakti | redakti fonton]

En 1815 li estis sendita al Vicreĝlando de Peruo kun operacejo en Alta Peruo kie li devis lukti kontraŭ la sendependistoj el la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata kun klara malsukceso ĉe Tukumano. Poste li iris al Peruo. Post la kunsido de Punĉaŭka de la vicreĝo kun la generalo José San Martín kaj logika interkonsento okazis agado fare de Arenales kaj La Serna estris la retiron de la monarkistoj el Limo al Kusko. Post malsukcesoj de la tiama vicreĝo Joaquín de la Pezuela, la hispanoj nomumis La Serna, kiu jam estis generalo do plej altranga oficiro, kiel vicreĝo (29-a de januaro de 1821), kio estis poste konfirmita de la registaro de la Liberala Jartrio kaj de la reĝo Fernando la 7-a. José de la Serna kunsidis kun la sendependentista generalo José de San Martín kaj venis nova malkonsento. En junio de 1821 la vicreĝo abandonis Limon sed ne Kajaon por setliĝi kun sia armeo en Kusko.

La generalo San Martín eniris triumfe en Limo la 10an de julio. La 15an oni subskribis la akton de sendependeco de la perua ŝtato en la urbodomo de Limo, kio estis prezidita de la urbestro Isidro de Cortázar y Abarca. Siaflanke La Serna alportis la unuan presilon al Kusko kaj ekprintis de tie faman gazeton El Depositario. Li atendis helpajn trupojn kiuj nenima alvenis al Peruo kaj eltenis son tri jarojn plue, nome en la Provinco Kusko en 1824. Post suferi la ribelion de la generalo Pedro Antonio Olañeta, li estis venkita de la generalo Antonio José de Sucre en la Batalo de Ajakuĉo. La Serna ricevis sep gravajn vundojn en la batalo; kaj laŭ la kapitulaco de Ajakuĉo oni permesis lin reveni al Hispanio.

Post resanigo en januaro de 1825 el haveno Quilca enŝipiĝis en la fregato franca "Ernestine", kaj iris al Bordozo, revenis fine al Hispanio, kie, superinte la milittribunalojn, la reĝo Fernando la 7-a omaĝis lin per la titolo de Grafo de la Andoj. Li mortiĝis en Kadizo, en julio de 1832, 63jaraĝa, sen lasi descendon.