Jose Luis Bueno Pinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jose Luis Bueno Pinto
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1985 (1985-11-19) (38-jaraĝa)
en Kadizo
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jose Luis BUENO Pinto (Cádiz, 19an de novembro 1985) estas hispana politikisto, deputito de Unidas Podemos en la Kongreso de la Deputitoj por la provinco Kadizo.

Biografio  [redakti | redakti fonton]

De familio el El Puerto de Santa María, kiel multaj aliaj junuloj de lia generacio naskiĝis en Kadizo la 19an de novembro 1985. Li ĉeestis bazedukon en la CP Kristoforo Kolumbo kaj kompletigis siajn studojn de Deviga Sekundara Eduko kaj Abiturienteco en la mezlernejo Pedro Muñoz Seca. Estas licenciita en Franca Filologio kaj magistro pri Instruisteco el la Universitato de Kadizo.

Politika aktiveco[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian etapon kiel aktivisto partoprenante aktive en la mobilizoj kontraŭ la partopreno de Hispanio en la milito de Irako. Ĉi tiu konsciiĝo portis lin aniĝi en 2004 al la Kuniĝo de Komunismaj Junularoj de Hispanio kaj poste al Unuiĝinta Maldekstro.

Dum sia universitata etapo, Bueno formis parton de la studenta movado kontraŭ la aliĝo de Hispanio al la Eŭropa Spaco de Supera Eduko (EEES) nomita komune kiel Plano Bolonjo, tiel kiel ĉe aliaj luktoj kaj depostuloj ligitaj al la sociaj movadoj tiel en Kadizo kiel en El Puerto de Santa María.

Li estis membro de la provincaj kaj regionaj estraroj de la UJCE, alirante al la Centra Komitato kaj al la ŝtata Politika Komisiono en la 12a Kongreso de la organizo en 2013. Finita lia etapo la UJCE, li aliĝis al la Komunista Partio de Hispanio, kies membro li estas de 2016.

En 2018 akiris la kondiĉon de magistratano [1] de la Urbodomo de El Puerto de Sankta Maria akceptante la skabenecojn de Medio kaj Daŭrigebla Disvolvo, Komerco, Agrikulturo kaj Fiŝkaptado. En la urbaj elektoj de 2019 li estis parto de la kandidateco de kunfluado laŭigita de Unidas Podemos, akirante denove rajtigilon de magistratano.

La 30an de junio 2022 enposteniĝis kiel nacia deputito el la Provinco Kadizo [2] anstataŭante Juan Antonio Delgado Ramos.

Nuntempe, li estas parto de la Kunordiga Andaluzia Maldekstro Kunigita kaj de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Andaluzio.

Notoj[redakti | redakti fonton]