Josef Vytiska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Josef Vytiska
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1905 (1905-02-19)
en Vieno
Morto 2-an de februaro 1986 (1986-02-02) (80-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Josef VYTISKA (naskiĝinta la 19-an de januaro 1905 en Vieno, mortinta samloke la 2-an de februaro 1986) estis aŭstra arĥitekto. Lia frato Franz Vytiska fariĝis ĉefkonstruisto; en 1936 li edzinigis Hildegard Stodola, en 1954 Herta Krakora.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ĉeĥdevena seruristo li frekventis inter 1920 kaj 1925 vienan artmetilernejon kie estis liaj instruistoj Carl Witzmann kaj Oskar Strnad. Ĉi-tion interrompis staĝojaro en 1922. Poste li studis ĉe Akademio de Belartoj de Vieno ĝuante la docentadon de Peter Behrens; tiam li paralele jam konkrete laboris en la konstruado. De 1929 li arĥitektece liberprofesiulis.

En 1936 li famiĝis danke al la starigo de la paroĥa preĝejo Sankta Jozefo en la loĝdomaro Sandleitenhof en Ottakring. Ĝi estis prestiĝa objekto por la registaro dum Aŭstrofaŝismo kiu antaŭenigis preĝejkonstruojn proksime de laboristaj loĝdomoj. En 1942 la Regna ĉambro de bildigaj artoj eksmembrigis lin ĉar li daŭre deklaris sin ĉeĥo; sekve kontinuigo de laboro kiel memstarulo en Naziisma Germanio ne plu eblis.

Post militofino li rekomencis siajn antaŭajn deĵorojn iĝonte unu el la plej sukcesaj kaj demandataj arĥitekttoj de la rekonstrada epoko. Ĝi aktivis ĝis la lastaj jaroj kaj estis entombigita sur la tombejo de Meidling.[1]

Jozefo-kirko apud Sandleitenhof (1936)
Jakobo-kirko en Guntramsdorf (1949–1952)
Leopold-Figl-Hof ĉe la placo Morzinplatz (1963–1967)

Graveco[redakti | redakti fonton]

Vytiska kreis multajn lokalojn, vendejojn, loĝdomojn kaj kirkojn. La preĝejojn karakterizas modesta bonfunckiado kaj helaj, larĝaj internoj; por ili li ofte ankaŭ dezajnis la meblaron. Vytiska estis reprezentano de modera objektivismo.

Verkoj en Vieno[redakti | redakti fonton]

  • gimnatikejo por la ĉeĥa gimnastikklubo Sokol, Ettenreichgasse 25–27 (1933–1934)
  • Jozefo-kirko, Sandleitengasse 53 (1936)
  • paroĥa kirko de Alland, postmilita rekonstruo kun ŝanĝoj (ĝis 1954)
  • novaranĝo de la paroĥa kirko de Inzersdorf-Neustift (1948)
  • Preĝejo Ĉiuj sanktuloj, Vorgartenstraße 56 (1949–1959)
  • Preĝejo Nomo de Jesuo (Meidling), Darnautgasse 1–3 (1950)
  • paroĥa kirko de Guntramsdorf (1949–1952)
  • paroĥa kirko de Eichenbrunn, alikonstruo kaj pligrandigo (1950)
  • loĝdomaro Dr.-Franz-Hemala-Hof, Darnautgasse 2 (1952)
  • paroĥa kirko de Alland (1954)
  • loĝdomensemblo Julius-Raab-Hof, Tivoligasse 63–71 (1955–1956)
  • paroĥa kirko de Ternitz (1957–59)
  • paroĥa kirko de Matzen (1958–1959)
  • Luna-filmteatro, Taborstraße 69 (1958)
  • porflegistina hejmo de la malsanulejo Rudolfiner-Spital (ĉ. 1960)
  • loĝdomensemblo Leopold-Figl-Hof, Morzinplatz 4 (1963–1967)
  • loĝdomo kun rektoreja kirko (endoma kirko, antaŭe nur eta animzorgadejo) , Margaretenstraße 141 (1965)
  • Hotelo Bohemia, Turnergasse 9 (1969–1970)
  • loĝdomensemblo kun la paroĥa kirko Resurekto en Margareten, Siebenbrunnenfeldgasse 22–24 (1969–1971)
  • paroĥakirko Lasta Vespermanĝo, Oeverseestraße 2c (1978)
  • loĝdomo apud paroĥa kirko Senmakula koro de Mario je Schönbrunn-Vorpark, Winckelmannstraße 34 (1970–1972)
  • Dido-kinejo, Südtiroler Platz 1
  • Lux-kinejo, Neulerchenfelder Straße

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • I. Hauser: Die Kirchenbauten von Josef Vytiska als wichtiger Beitrag zum österreichischen Sakralbau im 20. Jahrhundert. Nepublikigita bakalaŭriĝ-faklaboraĵo, Wien 2002.
  • O. Lowitzer: Kirchenbauten in Österreich 1945–1970. Disertacio, universitato de Vieno, 2007 - (interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. viena tomboserĉservo