Leopold Figl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Figl
Persona informo
Leopold Figl
Naskiĝo 2-an de oktobro 1902 (1902-10-02)
en Michelhausen
Morto 9-an de majo 1965 (1965-05-09) (62-jaraĝa)
en Vieno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per rena kancero vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater University of Natural Resources and Life Sciences, Vienna vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Memorigilo Leopold Figl
Profesio
Okupo politikistodiplomato vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leopold FIGL (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1902 en Rust bei Michelhausen/Distrikto Tulln, mortinta la 9-an de majo 1965 en Vieno) estis aŭstra politikisto.

Figl-monumento en Vieno.

Kariero politika[redakti | redakti fonton]

La diplomita agrarinĝeniero kaj membro de la Kristansociala partio (Christlichsoziale Partei) estis de 1934-38 direktoro de la Asocio porkamparana de Malsupra Aŭstrio. Kontraŭigante la t.n. Anschluss al Nazia Germanio, li estis internigata de 1938-43 kaj de 1944-45 en diversaj koncentrejoj.

Post la liberigo de Aŭstrujo kaj restarigo de la Respubliko Aŭstrio li iĝis vickanceliero sub Karl Renner en 1945, ĉefministro de Malsupra Aŭstrio kaj membro de la Nacia Konsilio.

Grava formdonanto al la politika kulturo de la Alpa Respubliko[redakti | redakti fonton]

Li ege antaŭenpuŝis la fondon de la Aŭstruja Popola Partio kaj iĝis ties prezidanto de 1945-51. Kiel kanceliero (1945-53) kaj ministro pri eksteraj aferoj (1953-59), li kontribuis persiste kaj feliĉe ke la unuiĝo de Aŭstrio, malgraŭ 4 okupadzonoj kaj la akrigo de la konfliktoj inter Usono kaj Sovetunio, restu. Tiel ne povas esti troigita lia influo al la finfina farado de la Aŭstria Ŝtattraktato pri la neŭtraligo de Aŭstrio en 1955, kio alportis sendependecon al lia patrujo.

De 1959-62 li estis ankoraŭ prezidanto de la parlamento kaj de 1962-65 ĉefministro de Malsupra Aŭstrio.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Monumento honore al Loepold Figl staras apud la Minoritana preĝejo sur la samnoma placo en Vieno[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Trost: Figl von Österreich - Der Weg zum Staatsvertrag. Amalthea Verlag, Wien 1985 ISBN 3-85002-203-X
  • Ernst Trost: Österreich ist frei! Leopold Figl und der Weg zum Staatsvertrag. Amalthea Verlag, Wien 2006 ISBN 978-3-85002-532-4
  • Hans Ströbitzer/Reinhard Linke (Hg.): Leopold Figl und seine Zeit. Residenz Verlag, Wien - St. Pölten 2012 ISBN 978-3-7017-3302-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16.