Joseph Edward Strickland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Edward Strickland
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1958 (1958-10-31) (65-jaraĝa)
en Fredericksburg
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Katolika Universitato de Usono • Atlanta High School • Seminario Sankta Triunuo
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr
blazono lia (2012-2023)

Joseph Edward STRICKLAND (naskiĝinta la 31-an de oktobro 1958 en Fredericksburg) estas usona teologo, romkatolika pastro kaj kontraŭvole emeritiĝinta episkopo de Tyler. Por multaj tradiciemuloj li estas kvazaŭ "voĉo en la dezerto".[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1959 la familio transloĝiĝis al Texarkana, Kantono Bowie, kaj en junio 1963 al Atlanta, Kantono Cass, kie ĝi engaĝiĝis en la fondo de la Katerina paroĥkomunumo. En Irving li poste studentis ĉe la Seminario de Sankta Triunuo. Strickland diakoniĝis en la 8.12.1984 fare de Michael Jarboe Sheehan; la pastra ordinacio venis en la 1.6.1985 fare de Thomas Ambrose Tschoepe (de Dallas). La unua paroĥo kie li laboris animzorgante estis en la urbo Tyler, ĉe la komunumo de la Senmakula koncipiĝo.

En februaro 1987 Strickland iĝis membro de la sacerdotaro de la ĵus fondita episkoplando de Tyler. En marto 1987 Strickland nomumiĝis pastra rekrutad-organizanto fare de episkopo Charles Herzig, paralele li laboris en Nacogdoches kaj Mount Pleasant (Nordorienta Teksaso). En 1992 episkopo Edmond Carmody sendis lin Vaŝingtonon studi kanonan juron, kaj en 1994 li revenis patrujen kun licencio. Sekve li fariĝis jurista vikario de la diocezo kaj estro de la komunumo ĉe la Katedralo de Tyler. En 1995 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin honora prelato kaj permesis al li nomiĝi monsinjoro. Strickland estis apostola administranto de la episkopujo de Tyler inter marto 2000 kaj januaro 2001, ĝis kiam ekfunkciis episkope surloke Álvaro Corrada del Río. En 2010 Strickland fariĝis ĝenerala vikario. En 2011 Corrada fariĝis episkopo de Mayagüez en Porto-Riko. De la episkoplando Tyler nomumis lin episkopo en la 29.9.2012 lia papa moŝto Benedikto la 16-a. Konsekris en la 28.11.2021 Daniel DiNardo, Álvaro Corrada del Rio kaj Michael Jarboe Sheehan.

Strickland helpis per subsigno al la eksa nuncio en Vaŝingtono, Carlo Maria Viganò kiam tiu ĉi publikigis pamfleton multlingvan en majo 2020 kun la titolo Veritas liberabit vos![2] Kelkaj ĵurnalistoj taksis tiajn vortojn pura konspira teorio.[3][4] Ĉi tie kritikiĝis i.a. restriktoj pri celebro de diservoj pro kronvirusa pandemio.

Strickland iĝis inter la usona episkoparo la plej akra kritikanto de papo Francisko pro diversaj teologiaj interpretoj de li, la publikigo de la motuproprio Traditionis custodes (malfavoranta diservojn laŭ la Trenta meso) kaj ĉefe pro la organizo de la t.n. Monda sinodo (ĝis 2024) kiu minacus turnegi eklezistrukturajn kutimojn kaj ŝanĝi teologiajn verojn.[5]. Somere de 2021 la Sankta Seĝo sendis du inspektoroj en la diocezon de Tyler, Denis Sullivan kaj Gerald Kicanas, dume Strickland devis kunveni en Romo Robert F. Prevost, la prefekton de la Dikasterio por la episkopoj, por interparoladoj. Al scivolemaj ĵurnalistoj Strickland diris ke li neniam mem petos pri elofica retiriĝo antaŭ la kanonjure priskribita aĝo.[6]

En la 11.11.2023, sen iu klariga komento, Romo deklaris lin eksa episkopo nomumante la episkopon de Austin, Joe Vásquez, apostola administranto por la episkopujo de Tyler.[7][8]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rita Bettaglio: "Il vescovo Strickland 'sollevato'. Perché vero vescovo." - sur privata blogo de vatikani-fakulo Aldo Maria Valli, 11.11.2023
  2. "Appeal for the Church and the World"
  3. "Kirchlicher Aufruf mit Verschwörungstheorien.". Ĉe: Süddeutsche Zeitung, 11.5.2020
  4. "Bischöfe verbreiten Verschwörungstheorien.". Ĉe: Tagesschau.de, 9.5.2020
  5. "Weltsynode: Vorspiel eines Konzils? Das steht im Instrumentum Laboris." - Ĉe: Katholisch.de, 21.6.2023
  6. "Bischof Strickland lehnt Rücktritt ab – auch wenn Papst darum bittet." - Ĉe: Katholisch.de, 14.9.2023
  7. "Sollevamento del Vescovo di Tyler (U.S.A.) e nomina dell’Amministratore Apostolico". - Ĉe: Sala Stampa della Santa Sede, 11.11.2023; nr. 01724-IT.01
  8. "Papst Franziskus setzt Bischof Joseph Strickland ab." - Ĉe: Katholisch.de, 11.11.2023