Joseph Gasser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Joseph Gasser
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1816 (1816-11-22)
en Prägraten am Großvenediger
Morto 28-an de oktobro 1900 (1900-10-28) (83-jaraĝa)
en Prägraten am Großvenediger
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
tombo de Sankta Klemento Maria Hofbauer

Joseph GASSER (de 1879 nobeligite ~von Valhorn; naskiĝinta la 22-an de novembro 1816 en Prägraten am Großvenediger, mortinta la 28-an de oktobro 1900 samloke) estis aŭstra artisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de ĉarpentisto kaj lignoskulptisto ĝuis unue edukadon fare de la patro antaŭ iro en 1839 al la Akademio de Belartoj de Vieno. Tie estis liaj instruistoj Johann Nepomuk Schaller, Joseph Klieber kaj Joseph Kähßmann. Furoris en 1844 lia unua ĉefverko, statueto de Leopoldo la 6-a (Aŭstrio) kio havigis al li stipendion por restado en Romo. Tie li studis inter 1845 kaj 1849 aĵojn laŭ la naturo kaj laŭ la klasika antikveco. Kreis li tie grupon pri Venuso kaj Amoro.

Post reveno norden li kreis por la katedralo de Speyer kvin kolosajn statuojn de la Dipatrino, de ĉefanĝelo Miĥaelo, de sankta Stefano, de Johano la Baptisto kaj de Bernardo de Clairvaux. Post la faro de bustoj de imperiestro Maksimiliano (Meksiko) kaj de ties edzino venis multaj komisioj. Ekzemple: de imperiestro Maksimiliano l-a, de duko Frederiko la 2-a (Aŭstrio) kaj de Leopoldo de Habsburgo por la Viena arsenalo (nun Armeo-historia Muzeo; la marmoraj statuoj de la sep muzoj por la ŝtuparo de la Viena Ŝtata Operejo; pluraj madono kaj ekleziaj skulptaĵoj por la Katedralo de Sankta Stefano (Vieno), la Maria katedralo de Linz; kronado de Mario por la ĉefa gablo de Votivkirche (Wien); Triunuo-grupo, statuo de la Savinto, reliefoj en al ark-kapoj de al tri portaloj de la ĉefa fasado (ankaŭ por Votivkirche).

Lia frato Hanns Gasser (1817-1868) ankaŭ estis skulptisto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 377 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]