Joseph Silbernik
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Joseph Silbernik | |
---|---|
![]() Joseph Silbernik ĉ. 1912 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1849 en Litovio |
Morto | 30-an de aŭgusto 1925 (75-jara) en Bellevue Hospital Center |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Manhatano |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Patro | Aleksandro Silbernik |
Patrino | Goda Mejerovna Silbernik |
Frat(in)o | Klara Zamenhof |
Okupo | |
Okupo | delegito de UEA • esperantisto • komponisto |

De maldekstre: Ludoviko Zamenhof, Harold Bolingbroke Mudie, Maurice Rollet de l'Isle kaj Joseph Silbernik en 1912
Joseph Silbernik (nask. en 1850 aŭ 1851, m. la 30-an de aŭgusto 1925 en Novjorko, Usono) estis usona esperantisto, frato de Klara kaj bofrato de Ludoviko Zamenhof.
Silbernik elmigris al Usono en 1874. En 1882 li iĝis ĝia civitano kaj tiam laboris kiel komponisto. En postaj jaroj lia profesio estis tribunala interpretisto[1]. Dum multaj jaroj li estis UEA-delegito kaj aktiva esperantisto.
En 1925 li decidis partopreni tiujaran Universalan Kongreson en Ĝenevo, malgraŭ la opinio de la kuracistoj, por renkonti siajn familianojn. Tri tagojn post la reveno al Usono, la 30-an de aŭgusto 1925, li mortis[2].