José O' Callaghan Martinez
José O' Callaghan Martinez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1922 en Tortosa |
Morto | 15-an de decembro 2001 (79-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | kataluna • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Universitato de Madrido Universitato de Milano |
Okupo | |
Okupo | teologo historiisto arkeologo papirusologo |
FAMAJ PAPIRUSOLOGOJ | |
“JOSÉ O’ CALLAĜAN” | |
nomo = José | |
kromnomo = O’ Callaghan Martinez | |
sekso = Viro | |
naskiĝloko = Tortosa (Hispanio) | |
naskiĝdato = 7-an de oktobro 1912 | |
mortodato = 15-an de oktobro 2001 | |
mortoloko = Barcelono | |
aktiveco1 = jezuita” | |
aktiveco2 = presoro pri teologio kaj filozofio kaj arkeologio | |
aktiveco3 = papirusologo | |
nacio = hispana | |
José O'CALLAGHAN MARTINEZ, sacerdoto de la Kompanio de Jesuo, estis hispana papirusologo krom bibliisto kaj arkeologo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝinta en Tortosa, hispana provinco Taragono, en 1922, adheris al Jezuitoj en 1940. En 1952 li estis promociita al bakaleŭreco pri teologio kaj en 1953 doktoro pri filozofio pri literaturo ĉe la universitato de Madrido kaj pri klasika literaturo ĉe la universitato de Milano en 1960. Li profesoris ĉe diversaj eŭropaj universitatoj; en la jaroj 1961-1971 li fondis en Barcelono “Skolo por la studoj pri papirusologio; en 1971 instrucele atingis la Pontifikan Biblian Instituton de Romo. Revenante al Barcelono, li pliprizorgis sian kreitan revuon "Studia Papirologica”. Li eliris el tiu vivo la 15-an de decembro 2001.
José O’ Callaghan Martinez famis precipe pro sia aparta tezo: subtenata de profesoro Carsten Peter Thiede (ankaŭ li papirusologo kaj esploristo pri la Nova Testamento), Callaghan proponis kaj subtenis la hipotezon laŭ kiu 7Q5 (vidu la bildon ĉi-flankan), unu el la papirusaj fragmentoj de la grotoj de Qumran (la tieldiritaj manuskriptoj de la Morta Maro gastigas erojn de la versegoj 52 kaj 53 de la ĉapitro sesa de la Evangelio laŭ Marko. Se tiu estus, la evangelio de Marko estis jam redaktita en la jaroj de la detruo de Jerusalemo (70 p.K.) kiam la monaĥoj, aŭ membroj de la Jerusalem tempo, decidis kaŝi la dokumentojn en la grotoj de Qumran por ilin savi de la milita detruemo. Sed la vidpunkto de O’Callaghan trafis grandajn diskutojn kun malgranda konsento.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Las tres categorías estéticas de la cultura clásica, Madrid, 1960, 288 pgs.
- Cartas cristianas griegas del siglo V, Barcelon, 1963, 251 pgs.
- Studia Papirologica.
- ¿Papiro neotestamentarios en la cueva 7 de Qumrán? Biblica, 1972. Roma. pp. 91–100
- Notas sobre 7Q tomadas en el "Rockefeller Museum" de Jerusalén. Biblica, 1972. Roma. pp. 517–536