João José Santos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

João José Santos (João José Mendes Quitério dos Santos), subskribinta unue kiel "Johano" kaj poste kiel "Ĝoano" en la esperanto-movado, estas la fondinto de la literatura revuo La Karavelo.

Biografio de Ĝoano[redakti | redakti fonton]

João José Santos [ĵuAŬN ĵuZE SANtuŝ] naskiĝis en Lisbono, la ĉefurbo de Portugalio, en la 15-a de majo 1958. Adoleske, dum la amikoj ludis kaj studis, li devis labori por helpi la familion. Tiam, lia konstanta mensa eskapo de la ĉiutagaj problemoj estis la legado de literaturo. Trapasinte diversajn profesiojn, adolte li decidis reveni al la lernejo. Tiam, João studis portugalan, latinan kaj helenan lingvojn kaj literaturojn, dum tri jaroj. Poste li eniris ses jaran superan kurson, en kiu li licenciiĝis en tiuj tri filologiaj fakoj, jen en la scienca branĉo, jen en la didaktika. Eniris li magistrigan kurson pri latina literaturo, kiun li ne finis. La unta tezo estus pri la romia poeto Ovidio. Esperanton li lernis 27-jaraĝan. Estis esperanto kiu influis lin al klasika filologio; kontraŭe li estus psikologo.

Politike João ĉiam estis livisma viro senpartia, pro la nekapablo kompreni ke la plej granda parto de la homaro vivas mizere, dum ĉirkaŭ dek du familioj posedas pli ol 50% de la planeda riĉeco. Li ne havas partian politikan agadon.

Religie li estas spiritisto. La fido en Dio kaj la kredo en la reenkarniĝo apartenas al lia mensa konstituo.

Pri interesoj[redakti | redakti fonton]

Al João plej interesas spiritismo, esperanto, literaturo, filozofio, lingviko, lingvoj, informadikaĵoj kaj, ĝenerale, kulturaj aferoj. Cetere, li ŝatas konversacii pri multaj aferoj, babilas kun amikoj, ŝakas kiam havas partneron, promenas ĉe la Naturo, legas pri diversaj fakoj, studas lingvojn kaj ne perdas bonan filmon. Malofte vojaĝas, sed ankaŭ tio tre plaĉas al li. La literaturo absorbas lin, ĉefe la poezio.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

La biografiato estis reprezentanto de ILEI, en Portugalio, dum ĉirkaŭ 20 jaroj, instruis en la 1990-aj jaroj ĉiusabate en Portugala Esperanto-Asocio, kie estis diversfoje estrarano, kaj unufoje vic-prezidanto. En sia tempo de studento, li instruis esperanton en du semestroj en la Beletra Fakultato de la Universitato de Lisbono. Kiel instruisto de la portugala dum 13 jaroj, João instruis en 13 lernejoj, de la nordo al la sudo de Portugalio. En duono de tiuj lernejoj, li instruis esperanton, kiel kroman fakon, al aliaj instruistoj kaj al lernantoj. Kelkaj el la nuntempe plej elstaraj portugalaj esperantistoj sidiĝis en lia klasĉambro, por esperanto-lernado en niveloj 1, 2 aŭ 3; ĉiu el la niveloj estis jaraj. El la tri gefiloj de João, la unua estas denaska esperantisto.

Vivihistoria resumo de la lastaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Post 13 jaroj da profesia instruado en publikaj mezgradaj lernejoj, kaj unu jaro en privata universitato, João decidis lasi la periplan vivon de instruisto en lando kie nun oni malrespektas tiun klason, kaj do li fariĝis eldonisto. En tiu kunteksto naskiĝis La Karavelo. De 2005 ĝis 2011, post pli ol kvar jardekoj da vivado en Lisbono, João forlasis la fetoron de la urbo por la florodoro de la kampo, kie li loĝis en kamparana domo. En 2012, li elmigris al Brazilo, loĝanta nun en Tagvatingo Suda, en la Distrikto Federacia.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

La Karavelo. N-ro 2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]