Juan Sebastián Verón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Sebastián Verón

Juan Sebastián Verón (naskiĝis la  9-an de marto 1975(nun 1975-03-09), do nun 49-jara) estas argentina futbalisto. Inter alie li estis membro de la argentina nacia teamo de futbalo en la matĉoj de la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko. Ekster naciaj matĉoj li ekde la jaro 2007 estis membro de la unua vira teamo de la klubo Estudiantes de La Plata. En junio 2012 li anoncis ne plu aktivi kiel profesia futbalisto, kaj iĝis sporta direktoro de la klubo Estudiantes de La Plata. Jaron poste, en julio 2013 li tamen anoncis reveni al la unua vira teamo de la klubo, en duobla funkcio de kaj aktiva futbalisto kaj sporta direktoro. Fine de la sekva futbala sezono li tamen rezignis pri tiu duobla ofico: sian lastan aktivan futbalmatĉon li partoprenis la 10-an de majo 2014, en renkonto kontraŭ la teamo de San Lorenzo de Almagro, kiun lia teamo gajnis per 3:0 goloj.

Lia karesnomo estas La Brujita (la sorĉistineto), referenco al lia patro Juan Ramón Verón, kiu ankaŭ estis konata futbalisto kaj konata sub la nomo La Bruja (la sorĉistino).

Ŝablono:Ĝermo argentina futbalisto