Juen Long

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Juen Long
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 27′ N, 114° 2′ O22.4445114.026Koordinatoj: 22° 27′ N, 114° 2′ O [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Juen Long
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Yuen Long Town Centre [+]
Information icon.svg
vdr

Juen Long, ĉine 元朗市 estas metropolo en Ĉinio.

Larĝa panoramo de Juen Long

Geografio[redakti | redakti fonton]

Juen Long etendiĝas en duoninsulo laŭ rivero en proksimeco de Honkongo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la fino de la 2-a Opia milito la duoninsulo de Kaŭluno ankaŭ estis cedita en konstanteco al Britio. En 1898 kongreso kunvenis en Pekino kaj interkonsentis luigi la ceteran aktualan Honkongon (konata, kiel Nova Teritorio) Britio por 99 jaroj (sekve redono de la kolonio okazis en 1997). Komence de la 20-a jarcento tiu loko estis kampurbo. Dum la 2-a mondmilito la japanoj kontrolis la tutan Honkongon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Juen Long partoprenas en ekonomio de Honkongo.

Panoramo de Juen Long
Vido en Juen Long

Klimato[redakti | redakti fonton]

Juen Long troviĝas en tropika klimato kun influo de musono. En vintro la temperaturo falas ĝis 15 °C (foje eĉ 10 °C). La someroj estas varmaj, humidaj kaj malstabilaj. Fulmotondroj kaj mallongaj pluvperiodoj estas oftaj. Aŭgusto portas la plej altan pluvokvanton. Tiam oni mezuras 30 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Juen Long havas ĉefŝoseojn kaj relojn al Honkongo. Sur la vojoj diversaj aŭtobuso (ankaŭ mikrobusoj) liveras la pasaĝerojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Angla kaj germana Vikipedioj
Vojo en Juen Long
Strato en Juen Long