Juha Mieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juha Mieto
Persona informo
Naskonomo Juha Iisakki Mieto
Naskiĝo 20-an de novembro 1949 (1949-11-20) (74-jaraĝa)
en Kurikka
Lingvoj finna
Loĝloko Kurikka
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo politikisto • skikuristo • ĵurnalisto
vdr

Juha Mieto (kromnome Mietaa, Mietaan Jussi, "Jussi el Mietaa", lia hejmvilaĝo, aŭ Pitkä-Jussi, "longa/alta Jussi" aŭ Kurikan jättiläinen, "giganto el Kurikka, naskiĝinta la 20-an de novembro 1949 en Kurikka) estas finna skiisto. Mieto, kiu gajnis naŭ konkursmedalojn en skiado, ne atingis personan oran medalon ĉe la olimpika aŭ Mondpokalo, sed li metis arĝenton tri fojojn en individuaj vojaĝoj. June li agis ankaŭ en alia sporto ol skiado. Li perdis en 1980 en Lake Placid je centono de sekundo al Thomas Wassberg. Post tio oni decidis rezigni pri centonoj de sekundo en terenskiado; sufiĉas dekonoj. Mieto estas memorita ankaŭ aliel pri tio, ke li do tipe fariĝis la dua. Li estas en Finnlando vere populara famulo. Li estas konata pri sia temperamento kaj fizika grandeco. Lia alteco estas 197 cm. Numero de lia skia ŝuo estas 51. Inter la jaroj 2007 kaj 2011 li estis parlamentano en la finnlanda parlamento, (finne eduskunta, svede riksdagen) . Li parolas fortan dialekton. Mieto estas vidvo kaj havas unu filon. En Kurikka estas lia statuo (finne patsas). Mieto estas la unua el la tri gefiloj de siaj patro kaj patrino. Mieto skribis multe en finnaj gazetoj. Mieto ne estis en aliaj lernejoj ol en popollernejo.

Medaloj de Mieto[redakti | redakti fonton]

El olimpikoj:

El monda ĉampionado pri nordia skiado

  • Arĝento en Falun 1974 30 km
  • arĝento en Lahti 1978 4 × 10 km
  • bronzo en Lahti 1978 15 km
  • bronzo Oslo 1982 4 × 10 km.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]